Preĝejo Sankta Venceslao (Thörey)

La protestantisma Kirko Sankta Veneceslao (germane: Dorfkirche St. Wenzel) estas la paroĥeja preĝejo de Thörey, Amt Wachsenburg, Germanio.

La Venceslao-kirko de Thörey

Historio redakti

La konstrujaro ne konatas. Sed klaras ke estis romanika konstrufazo. Turo kaj apsido konstruitis en 1164 kaj 1174. Stariĝo de la ununava halokirko kun eosta altarejo-turo kaj ronda apsido estis inter 1164 kaj 1174.

La gotika konstrufazo estis ĉ. 1300 kun figura vandopentrado en la turo.

Dum la malfrua gotiko fariĝis la alkonstruo de la rektangula altarejo. Esploroj datumigis tion por la jaro 1435. Post la forigo de apsido fariĝis grandaj ŝanĝoj: la navo plilongigitis kaj dua arko starigitis por pli da sekureco statika.

Dum la renesanca konstrufazo ĉ. la jaro 1616 la navo plialtiĝis kaj samtempe okazis separiĝo de la turo disde la navo. Inter 1663–1664 kirko kaj turo reparitis post la atakoj fare de turkoj kaj hungaroj.[1]

Notoj redakti