Preĝejo Sankta Wigbert (Sülzenbrücken)

La Kirko Sankta Wigbert (germane: Wigbertikirche) troviĝas en Sülzenbrücken, Germanujo. Ĝi estas tre malnova: ĝiaj plej malnovaj partoj estas romanikaj. Konserviĝis el tiu epoko mureroj kaj plenmasonitaj rondvolbaj fenestroj ĉe la turo kaj la ĉefa navo. Pro alikonstruoj dum la 16-a kaj la 17-a jarcentoj la tuto tre suferis arkitekturhistorie. Ankaŭ partoj de la ĉirkaŭfortikaĵo detruiĝis tiam. Ĝi estas unu el la plej pompe ornamitaj kaj pentritaj kirkoj de la regiono kun scenoj bibliaj kaj belaj galerioj.

Ekstero de la remparo-kirko.
Interno, vido al la ambono.

Priskribo redakti

Iam la kirko estis vere remparokirko kaj - kiel la tuta vilaĝo - ĉirkaŭita de muregoj. Interna muro kun konservita duoncirklo je distanco de 6 metroj disde la kirko iam komplete ĉirkaŭis la preĝejon estante 1 metron dika kaj pli ol 4 metroj alta. Kvin embrazuroj ankoraŭ videblas. Ŝtono montras enskribe la jaron 1162. De la ekstera muroringo inverse nenio restis. Antaŭ la preĝejoj estas monumento por la falintoj de la Dua mondmilito.

Interno redakti

La stiloj interne varias de gotiko ĝis baroko. En la jaroj 1710/11 estiĝis la pentraĵoj, de la mezo de la 18-a jarcento datumas la ambono simila al birdonesto. La orgeno datumas de 1676 alikonstruite kaj pligrandigite en 1743 (fare de Johann Stephan Schmaltz). Hodiaŭ jam ne eblas ludi ĝin: necesis forpreni ĝin pro malaltiĝo de la tegmento. Ekde 1995 okazas koncertoj por reloki la orgenon iam estontece ĉe la origina loko. Oleopentraĵo montras la portreton de la paroĥestro H.W. Göring de ĉ. 1856. Inter la altvaloraĵoj nombriĝas ankaŭ bildo de la krucumita Jesuo el la 16-a jarcento, kiun oni trovis dum restaŭradlaboroj. Krome parto de iama triptiko kun tri virinaj figuroj (ĉ. de 1480 en la altarejo).

Rolo de la vilaĝo redakti

En frua kristana epoko Sülzenbrücken ege gravis. En 741 certa Wynnebald (eble kuzino de Sankta Bonifaco) fondis tie ĉi misian kirkon estante animzorgada estro de sep komunumoj. Sankta Bonifaco mem ankaŭ plurfoje gastis tie ĉi. En la 21-a de oktobro 742 li konsekris - en ĉeesto de la episkopoj Burchard de Würzburg kaj Witta de Büraburg la fraton de Wynnebald, Willibald, episkopo de Erfurto.

De 1561 ĝis 169 pastoris surloke la poste tre influa luterana teologo Martin Mirus. Ĝis la fino de la 20-a jc videblis en la preĝejo unika naskoseĝo, kiu estas nun en la Muzeo pri turingia folkloro en Erfurto.

Literaturo redakti

Corona Unger: St. Wigbert Sulzenbrücken: Die Gemälde der Emporenbrüstungen Taschenbuch, 2011, eldonita fare de Evangelisches Pfarramt Holzhausen, ISBN 978-3000347870

Eksteraj ligiloj redakti

Informoj pri la kirko.