Muzeo pri turingia folkloro

muzeo en Germanio

La Muzeo pri turingia folkloro (germane: Museum für Thüringer Volkskunde, Volkskundemuseum) estas unu el la multnombraj muzeoj en Erfurto.

Malnova dormoĉambro.
La muzeo en 1978.
Ŝranko pentrita, prezentatas la kvar sezonoj.

Historio redakti

Ekde 1888/90 fondiĝis surloke muzeo pri "antikvaĵoj": kiel tipe por tiam ĝi entenis ne tro ordigitan amason da objektoj de diversega origino (kostumojn, naturscienciaĵojn, urbajn historiaĵojn ktp.). Danke al donacoj kaj transprenoj la "holdo" en la deponejoj rapide kreskis. Partoj de la kunmetitaĵoj de Thüringer Waldverein (tradukite: Societo de la Turingia Arbaro) alvenis en 1913 kiel ankaŭ objektoj el la iama Provinzialmuseum de Halle (Saale) en 1919.

Finfine oni koncentriĝis pri regionaĵoj sub la estrado de Alfred Overmann kaj Edwin Redslob. Ĝis 1924 evoluis moderna muzeo folklora sub Walter Kaesbach. En 1939 ĝi fermiĝis pro la milito. Post 1945 (estris tiam Herbert Kunze) komenciĝis la rekonstrulaboroj kaj la rearanĝoj de ĉiuj erfurtaj muzeoj.

En 1955 estis inaŭguro de muzeo, kiu provis kombini objektelmontradon historian kun aktuala socialisma amo de patrujo. Tio tamen ne malhelpis planojn je la komenco de la 1960-aj jaroj fermi ĉion: tiuj programoj fine ne estis realigitaj.

De 1968-1990 la muzeo (estrado: Egon Hennig) ekzistis kiel relative memstara institucio ene de la Asocio de erfurtaj muzeoj (Verband Erfurter Museen - malfondiĝo en 1991). En la 1970-aj jaroj la kolektoj kaj la elmontradspaco triobliĝis! Nedaŭraj ekspozicioj pri "kulturo kaj vivmanieroj de la laborista klaso" k.s. pliriĉigis la daŭran ekspozicion.

Ekde decembro 1993, kun la ekestro de Marina Moritz, la domo evoluis de nura folklorejo al dokumentejo pri tutsocia kulturo. Gravas la subteno de temorilataj reserĉoj kaj sciencaj esploradlaboroj. Krome oni volas - per la objektoj - paroligi la malaltrangulojn vivintajn dum la lastaj jarcentoj.

Situo redakti

Ĝi nombriĝas al la plej grandaj folklormuzeoj de Germanio (900 kvadratmetroj) kaj troviĝas en ejoj de la iama Granda hospitalo, ĉe la Juri-Gagarin-pretervojo.

Kolektoj redakti

La daŭra ekspozicio montras sur pluraj etaĝoj antaŭ ĉio objektojn de ĉiutaga kampara vivo de la 19-a jarcento; ekipaĵojn de atelieroj de diversaj metioj (korbfaristoj, vitroblovistoj, ludilfaristoj, blu-kolorigistoj, maskofaristoj ktp.); tradiciajn kostumojn; pentritajn meblojn.

Krome okazas de tempo al tempo nedaŭraj specialaj elmontroj. Ili ampleksas ankaŭ aliajn kulturhistoriajn temojn. Kolektaro de ĉiutaga vivo de la 20-a jc. kaj de hodiaŭ estas en preparo.

En elmontrejoj de la Benary-vartenejo oni povas vidi ceramikaĵojn, tekstilaĵojn kaj la kolekton de Wilhelm Knappe pri la Suda Pacifiko.

Eksteraj ligiloj redakti