Preĝejo Sankta Kruco (Espenfeld)

La Preĝejo Sankta Kruco (germane: Cruciskirche) en Espenfeld, urboparto de Arnstadt, Germanio, estas malnova defend-preĝejo.

La monumentprotektita preĝejo de Espenfeld

Priskribo redakti

El la multnombraj romanikaj ĥorejtur-preĝejoj en la ĉirkaŭaĵo de Arnstadt nur du kvazaŭ neŝanĝite konservitis: unu el ili estas la Kruco-preĝejo en Espenfeld. Jam en 914 estis la unua endokumenta mencio de la vilaĝo "Esbenefelt".

La konstruaĵo troviĝas sur iam ĉirkaŭmasonita tombejo. La suda kaj la okcidenta flankoj distancas je ĉ. 6 metroj de alia, pli interna rempareto (alteco de 3 metroj, iama defendrondiro). Konstruitis la preĝejo en la 2-a duono de la 12-a jarcento kiel hala preĝejo kun apsido (la baptopelvo konserviĝis). La formo de tiu preĝejo similis al la preĝejoj en Branchewinda kaj Wipfra.

Meze de la 13-a jarcento komenciĝis la konstruo de la turo post kiam oni malkonstruis la unuan apsidon. Sed la nova turo denova ankaŭ ricevis apsidon (la altaro datumas de tiu tempo). La konstruistoj estis la sama kiuj antaŭe jam faris la turoj de la Kirko Nia kara Sinjorino en Arnstadt kie videblas la samaj eroj (arkaĵoj trifoliaj; kapiteloj kalikblokaj). La vitraloj en la apsidoj faritis fare de la konata ateliero de Wilhelm Franke el Naumburg: ĝi montras kristnaskan scenon. La blazono kaj la enskribo dokumentas ke temas pri donaco de dukino Marie von Schwarzburg-Sondershausen el la 1913-a jaro. Je la komenco de la 14-a jarcento la apsido ricevis krucripan volbon kun kapo de Kristo kiel fina ŝtono. En 1618 faritis la barelvolba navo el ligno, la ambono kaj la galerio - kaj verŝajne ankaŭ la ĉirkaŭfortikaĵo. Samtempe oni akipis okcidente de la kirko provizejajn kelojn por nutraĵoj.

La pentritaj galeribildoj estas de 1708, la orgeno de 1899. Post profundaj restaŭradlaboroj la kirko havas novan konkokalkan plankon; turo kaj muro riparitis. Apartenas al la monumentprotektita komplekso ankoraŭ tombejo kun barokaj tomboŝtonoj, iama lernejo kaj la paroĥa domo. La tombejo faritis en malfrua 13-a jarcento fare de la civitanoj. Tio signifas ke Espenfeld havas unu el la plej malnovaj tombejoj de tuta Turingio. La rondvolba pordo tra kiu oni eniris la tombejon montras la jaron 1544 surfrontone.

Fonto redakti

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 3, 2010, ISBN 978-3-7954-2461-9, p. 89-90

Eksteraj ligiloj redakti

Informoj sur la urba retpaĝaro Arkivigite je 2015-02-11 per la retarkivo Wayback Machine