Siegelbach

Defendokirko

Siegelbach je alteco de 324 metroj kun 291 enloĝantoj estas urboparto de Arnstadt, Germanio. Ĝi situas eoste de Gera, dume sudoriente de ĝi troviĝas la montaro Reinsberge. Ĉirkaŭ 1 kilometron for ueste, ĉe la landa ŝoseo inter Arnstadt kaj Plaue estas bela ripozumejo kaj pensiono Triglismühle, iama muelejo kun apuda rajdejo kaj kongresejo.

HistorioRedakti

Fonditis la vilaĝo en Mezepoko kion atestas la vizitinda Defendkirko Sankta Remiĝo kun ŝtona altaro. La elekto de franka sanktulo je patroneco estas verŝajne en konekso kun posedaĵoj de la epikopujo de Reims en la regiono ĉirkaŭ Arnstadt en la 9-a jc.[1] Iam la preĝejo kaj la tombejo apartenis al Käfernburg (Arnstadt) kaj estis poste filia komunumo de Oberndorf ĉe Arnstadt. Muroj ĝiaj estas gotikaj (13-a jc). Defendkaraktero ĝia montratas bone ĉe la pli alte situanta enirejo, ĉirkaŭvojeto, akvoprovizilo kaj mallarĝaj lumenlasigiloj. Unu el du galerioj estas post la orgeno. En 1769 fariĝis restaŭradego kun plilongigo de la tegmento. Nuntempe la interne barokas. Ĉe la orgeno, kiun konstruis en 1727 la orgenfaristo Johann Anton Weise el Arnstadt ludis jam Johann Sebastian Bach kaj G. Kellner. En la 24.1.1974 aniĝis al Siegelbach la vilaĝo Espenfeld, en la 1.8.1975 krome Dosdorf. Sed en la 14.4.1994 ĝi iĝis parto de Arnstadt.[2]

ElstarulojRedakti

Inter 1720 kaj 1733 loĝis surloke la konata geografo kaj pastoro Melissantes kiu plimodernigis la meblaron de la kirko (ekz. kandelabroj el stano) kaj instigis la konstruon de la menciita orgeno. En Siegelbach li verkis multajn gravajn verkojn geografiajn kaj regionhistoriajn.[3]

Politiko, ekonomio kaj trafikoRedakti

Kvartalurbestro estas Karl-Heinz Trefflich kiu gvidas konsilantaron de kvar personoj. La vilaĝo estas ĉefe agrikultura kaj forstada (i.a. fagoj). Multaj enloĝantoj estas pendollaborantoj en Arnstadt. Trans la vilaĝo kondukas strato unu en la direkto de Plaue. Situante rekte ĉe al fervojlinio inter Neudietendorf kaj Ritschenhausen ĝi neniam havis haltejon. Tre ŝatatas la trans la vilaĝon kondukanta Gera-biciklomigradvojo. En 2007 inaŭguritis nova ponto trans Gera anstataŭigonte ponton malnovan de 1925.

NotojRedakti

  1. Helmut Castritius, Dieter Geuenich, Matthias Werner. 2009. Die Frühzeit der Thüringer: Archäologie, Sprache, Geschichte. Paĝo 367. Verlag Walter de Gruyter. ISBN 978-3-11-021494-9.
  2. Gemeinden 1994 und ihre Veränderungen seit 1. Januar 1948 in den neuen Ländern, Verlag Metzler-Poeschel, Stuttgart, 1995, ISBN 3-8246-0321-7, Eldonis: Statistisches Bundesamt
  3. Carsten Berndt: Melissantes: ein Thüringer Polyhistor und seine Berufsbeschreibungen im 18. Jahrhundert ; Leben und Wirken des Johann Gottfried Gregorii (1685–1770) als Beitrag zur Geschichte von Geographie, Kartographie, Genealogie, Psychologie, Pädagogik und Berufskunde in Deutschland, Rockstuhl, 2. Auflage Bad Langensalza 2014, ISBN 978-3-86777-166-5, p. 177–189

Eksteraj ligilojRedakti