Dosdorf estas urboparto de Arnstadt, Germanio. Ĝi estas 312 metrojn alta, havas 256 loĝantojn kaj troviĝas ĉ. 5 km sude de Arnstadt en la teritorio Plauescher Grund. La loko estas ĉe malkomenciĝo de Tieftal, interkrutejo 2 km longa en kalkroko. Sudokcidente estas la monto Schweinsberg (495,3 m), oriente troviĝas la montaro Reinsberge (ĝis 600 metroj da alteco).

Dosdorf
komunumoparto en Germanio
Administrado
Poŝtkodo 99310
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 48′ N, 10° 55′ O (mapo)50.798310.9128Koordinatoj: 50° 48′ N, 10° 55′ O (mapo) [+]
Alto 312 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Dosdorf (Turingio)
Dosdorf (Turingio)
DEC
Dosdorf
Dosdorf
Situo de Dosdorf
Dosdorf (Germanio)
Dosdorf (Germanio)
DEC
Dosdorf
Dosdorf
Situo de Dosdorf

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dosdorf [+]
vdr
Vido al Dosdorf disde nordo

Historio redakti

Unua mencio estis en 1272. Verŝajne la loko pli oldas ĉar la Kirko Sankta Otmaro estas el la frua 13-a jc. Ĝi famiĝis kiel plej granda loĝejo de la speco Myotis myotis de la kiropteroj. En ĉiu somero vivas en la trabaro tegmenta ĉ. 3000 bestoj. Ĉirkaŭ la jaro 1890 la kirko ricevis novan orgenon konstruitan fare de Adam Eifert el Stadtilm. Tre frue oni kultivas vitojn sur la sunajn deklivaĵojn. Ĉefaj klientoj estis la grafoj de Käfernburg. En la 1.8.1975 la vilaĝo iĝis parto de Siegelbach; Siegelbach iĝis parto de Arnstadt en la 14.4.1994.[1]

Elstaruloj redakti

Inter 1720 kaj 1733, antaŭ la translokiĝo al Dornheim, loĝis surloke la konata geografo kaj pastoro Melissantes kiu verkis multajn gravajn fakverkojn kaj regionhistoriaĵojn. Dume li zorgis pri nova lernejo kaj restaŭrado de la preĝejo.[2]

Politiko, ekonomio, trafiko redakti

La kvartalestro Rüdiger Carnarius kaj lia teamo da kvar helpantoj responsas ankaŭ por Espenfeld. Nuntempe gravas agrikulturo, sed iam la muelejoj multis ĉe la Gera-rivero. La ununura hodiaŭ ekzistanta muelejo (Hartmann-Mühle, 17-a jc) alikonstruitis je eta akvenergia centralo. Ĝis la 1990-aj jaroj estis ĉe la alia flanko de la taluso fervoja, brikejo. Samloke ekpluatitis argilo. La vilaĝo situas ĉe landa ŝoseo kondukanta al Plaue/Ilmenau respektive Arnstadt. Estante ĉe la fervojlinio inter Neudietendorf kaj Ritschenhausen la vilaĝo ne havas haltejon.

Referencoj redakti

  1. Gemeinden 1994 und ihre Veränderungen seit 01.01.1948 in den neuen Ländern, Verlag Metzler-Poeschel, Stuttgart, 1995, ISBN 3-8246-0321-7, Herausgeber: Statistisches Bundesamt
  2. Carsten Berndt: Melissantes: ein Thüringer Polyhistor und seine Berufsbeschreibungen im 18. Jahrhundert; Leben und Wirken des Johann Gottfried Gregorii (1685–1770) als Beitrag zur Geschichte von Geographie, Kartographie, Genealogie, Psychologie, Pädagogik und Berufskunde in Deutschland, Rockstuhl, 2-a eldono, Bad Langensalza 2014, ISBN 978-3-86777-166-5, p. 177–189