Tombejo malnova de Arnstadt

La Tombejo malnova (germane: Alter Friedhof) estas historiplena parko situanta inter urbokerno kaj stacidomo en Arnstadt, Germanujo.

Iama tombejo; dekstre restoj de la t.n. Fürstengruft.

Historio redakti

Post fermo de la urbokernaj tombejoj de ĉirkaŭ la preĝejoj (ilia nomoj ofte ĝis la 19-a jc konserviĝis!) oni ekaranĝis en 1537 antaŭ la Erfurta pordego unu novan grandan. En 1567 kaj aparte en 1582 (kun 1762 pestuloj mortintoj) kiel ankoraŭfoje en 1832 necesis pligrandigi la tombejon.

Inter 1738-43 oni konstruis la Tombejan kirkon. Fermitis la tombejo en 1894 kun ĉ. 8000 tomboj kaj modifitis je parko en la 1924-a jaro. Sume ĉ. 57000 personoj estis tie ĉi entombigitaj.

Laŭlonge de la tombejaj muroj (sude) staris ostejetoj por la nobeloj kaj altranguloj: ilin oni forigis en 1923 por plilarĝigi la Krappgarten-straton.

Spuroj de iama uzo redakti

Surtombeje enterigitis ankaŭ 25 anoj de la Bach-klano, por kiuj oni metis memorigsteleon en la jaro 2002. La solaj restintaj tomboŝtonoj estas de Willibald Alexis, E. Marlitt, Ernst John kaj Emilie von Linsky. Krome restis modestaj eroj de la t.n. Princa maŭzoleo (Fürstengruft).

Apude troviĝas pordego de Augustenburg; post ties kompleta malkonstruo (1765) ĝi uzitis kiel pordego tombeja kaj translokitis al sia nuna loko en 1923. Kelkaj belaj tomboŝtonoj elmontratas ĝis hodiaŭ en la Kastela muzeo.

Aliaj vidindaĵoj redakti

En 1965 estis metita ĉe la nordokcidenta parto de la parko la bronza plastiko La vokanto el la plastikaro de Fritz Cremer de Buchenwald. Ĉe Bahnhof-strato estis denove de 1992 monumento omaĝe al la verkistino Marlitt, dume en 1988 jam faritis monumento memoranta la forbrulon de la najbara sinagogo en 1938.

La eta domo el la 1841-a jaro apud la kirko estis la loĝejo de la tombeja ĝardinisto kaj uzitis kelkajn jarojn kiel Bach-memorigejo.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 181-182.

Eksteraj ligiloj redakti