Willibald Alexis, kun vera nomo Georg Wilhelm Heinrich Haering, naskiĝinta la 29-an de junio 1798 en Breslaŭo kaj mortinta la 16-an de decembro 1871 en Arnstadt, estis germana verkisto.

Willibald Alexis
Persona informo
Willibald Alexis
Naskonomo Georg Wilhelm Heinrich Häring
Naskiĝo 29-an de junio 1798 (1798-06-29)
en Vroclavo
Morto 16-an de decembro 1871 (1871-12-16) (73-jaraĝa)
en Arnstadt
Tombo Turingio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Humboldt-Universitato en BerlinoUniversitato de Vroclavo vd
Subskribo Willibald Alexis
Profesio
Okupo poeto • verkisto • poeto-juristo • ĵurnalisto • literaturkritikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
monumento en Arnstadt
Tomboŝtono sur la Tombejo malnova de Arnstadt.

Vivo kaj kariero profesia redakti

Lia familio estis rifuĝinta familio bretona. Lia patro, oficeja direktoro en Breslaŭo, jam mortis en 1802. En la 1806-a jaro, post la preno de la urbo fare de la francoj, la familio translokiĝis al Berlino. Tie li antaŭe frekventis privatan lernejon, ekde 1850 gimnazion. Alexis partoprenis la liberigajn militojn kontraŭ Napoleono. Dum 1817 kaj 1820 li studis juron kaj en Berlino kaj en Breslaŭo. Ekde 1820 li iĝis staĝanto ĉe la berlina Ĉambra Kortumo. Tie li konatiĝis kun Julius Eduard Hitzig, amiko de E.T.A. Hoffmann. Pere de li Alexis povis kontakti Fouqué.

Lia tomboslabo estas sur la tombejo malnova de Arnstadt, apud tiu de la furorverkistino E. Marlitt.

Verkista agado redakti

Fininte la unuan romanon en 1824, li ĉesigis la karieron oficistan. De post 1827 li vivis en Berlino, skribanta tie por diversaj ĵurnaloj kaj gazetoj. Intertempe li vojaĝis tra Francio, Skandinavio, Suda Germanio kaj Orienta Prusio. Per la kunlaboro en la literara societo "Mittwochsgesellschaft" li ekkonis i.a. Eichendorff, Immermann und Hauff. Post la geedzigo kun anglino, lia domo iĝis renkontiĝloko de la verkistoj de Berlino (Fouqué, Ludwig Tieck, Theodor Fontane). Post pli longan restadon en Romo (1847-48) li finfine retiriĝis al Arnstadt en 1853.

Verkoj (elekto) redakti

  • 1815 Als Kriegsfreiwilliger nach Frankreich (romano)
  • 1820 Die Treibjagd (Epopeo en versoj)
  • 1824 Walladmor, laŭ Walter Scott (romano)
  • 1827 Schloß Avalon (romano)
  • 1832 Cabanis (romano)
  • 1835 Das Haus Düsterweg (romano)
  • 1840 Der Roland von Berlin (romano)
  • 1842 Der falsche Woldemar (romano)
  • 1842-62 Der neue Pitaval, eine Sammlung der interessantesten Criminalgeschichten (kune kun Julius Eduard Hitzig)
  • 1843 Urban Grandier, oder die Besessenen von Loudon (romano)
  • 1846 Die Hosen des Herrn von Bredow (romano)
  • 1848 Der Werwolf (romano)
  • 1852 Ruhe ist die erste Bürgerpflicht oder Vor Fünfzig Jahren (romano)
  • 1854 Isegrimm (romano)
  • 1856 Dorothee (romano)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Literaturo redakti

  • Wolfgang Beutin (Eld.): Willibald Alexis (1798–1871). Ein Autor des Vor- und Nachmärz. Aisthesis-Verlag, Bielefeld 2000, ISBN 3-89528-275-8 (=Vormärz-Studien, 4).
  • Thierry Carpent: Willibald Alexis, intellectuel du juste milieu. Histoire, droit et politique du XIX siècle. Lang, Bern 2002, ISBN 3-906769-08-9 (= disertacio, Universitato de Nancy 1994).
  • Caroline Hobi: Willibald Alexis, „Ruhe ist die erste Bürgerpflicht“. Eine erzähltheoretische Analyse und Interpretation. Lang, Bern 2007, ISBN 978-3-03-911230-2 (= disertacio, Universitato de Zürich 2006).
  • Michael Niehaus: Autoren unter sich. Walter Scott, Willibald Alexis, Wilhelm Hauff und andere in einer literarischen Affäre. Synchron, wissenschaftlicher Verlag der Autoren, Heidelberg 2002, ISBN 3-935025-36-X.
  • Paul K. Richter: Willibald Alexis als Literatur- und Theaterkritiker. Kraus, Nendeln/Liechtenstein 1967 (Represita berlia eldono de 1931).
  • Lionel Thomas: Willibald Alexis. A German writer of the 19th century. Blackwell, Oxford 1964.