Wilhelm Hauff

germana verkisto

Wilhelm HAUFF (naskiĝis la 29-an de novembro, 1802, mortis la 18-an de novembro, 1827) estis germana verkisto, precipe konata pro siaj fabeloj. Sed ankaŭ liaj romanoj, noveloj, rakontoj, satiraĵoj kaj poeziaĵoj atestas la grandan talenton de la aŭtoro.

Wilhelm Hauff
Persona informo
Wilhelm Hauff
Naskiĝo 29-an de novembro 1802 (1802-11-29)
en Stutgarto
Morto 18-an de novembro 1827 (1827-11-18) (24-jaraĝa)
en Stutgarto
Mortis per Tifo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo tombejo Hoppenlau Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Virtembergo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Tubingeno (1820–1824)
Evangelical Seminaries of Maulbronn and Blaubeuren (en) Traduki (1817–1820)
Uhland-Gymnasium Tübingen (en) Traduki (1809–1816)
Tübinger Stift (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
kolektisto de fabeloj
verkisto
verkisto de porinfana literaturo
kantotekstisto
novelisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Germanlingva literaturo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1823– vd
Verkado
Verkoj La Historio pri Kalifo Cikonio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Listo de verkoj

redakti
  • Lichtenstein (historia romano, 1826)
  • Der Mann im Mond (romano 1826)
  • Mittheilungen aus den Memoiren des Satan (rakonto, 1826/27)
  • Maehrchenalmanache (fabeloj, eld. 1826-28)
  • Phantasien im Bremer Rathskeller (rakonto, 1827)
  • Novellen (eld. 1828)

En Esperanto aperis

redakti
 
La Kantistino, 1921.

Recenzoj

redakti

Pri La Kantistino

 
 Kiu ŝatas beletan nelacigan legaĵon tre multe ĝuos tiun lerte tra ­dukitan noveleton. Laŭkutime la eldonisto tre multe prizorgis la eksteron de la verketo. 
— Belga Esperantisto n087 (maj 1922)

Pri Fantaziaĵoj en la Kelo

 
 La legado de tiu ĉi broŝuro estas refreŝiga kiel turka bano. Gustoplene kaj admirinde tradukita de S-ro G. Hillebrecht, tiu ĉi traduko el Hauff meritas preni lekon flanke de La Karavano,” el la sama aŭtoro. La lingvaĵo estas bone en akordo kun la spirito de la rakonto : facila, viva, gajega. Facile oni povus imagi, ke oni mem sonĝis pri la okazintaĵoj en tiu vinkelo en Bremen. Tie la vin-spiritoj en tiu aŭtuna nokto kunvenis por karnavalo. Ĉirkaŭ la tablo sidante, gaje trinkante Rejnlandan vinon, kaj memorigante unu al alia pri la pasintaj tagoj de sia gloro, tiuj vin-spiritoj aperis al iu doktoro de filozofio, kiu kuraĝis sin ŝlosigi en la urbdoma kelo. Atiskultu, kion diras la bela maljuna vin-spirito, Sinjorino Rozo, malŝatante la nunan dekadencon: ..” la belaj Bremenaninoj trinkis Rejnvinon aŭ vinon de nia najbaro Moselo kaj estis ĉie famkonataj pro siaj ruĝaj vangoj kaj lipoj, pro siaj belegaj, brilaj okuloj; nuntempe ili trinkas ĉiuspecan, mizeran aĵon, ekzemple teon, k.t.p., pri kiu estas dirite, ke ĝi kreskas malproksime de ĉi tie ĉe la ĥinoj.... Rejnvinon, veran Rejnvinon ili en la nuna tempo ne povas bone digesti.”... Dankon, Sinjorino Rozo ; tio estas iom rozkolora. Ĉu estas vere, ke en via epoko oni estis iomete familiara kun la variolo kaj aliaj pestoj? — Sur p. 49 “'senkonscience” erare aperas anstataŭ ““semkonscie” — la sola graveta eraro en la libro. 
— NOREMAC. La Brita Esperantisto - Numero 090, Junio (1912)

Eksteraj ligiloj

redakti