Eraro estas malvera opinio, kaŭzita de nescio.

Kelkaj traktas - por si - malfavorajn erarojn de aliaj personoj kiel mensogon, atakon kontraŭ ili.

Pli ĝenerale, eraro estas termino, kiu esprimas malĝustaĵon kaj kiu estas uzata en malsamaj fakoj, ekzemple: gramatiko, informadiko, matematiko, medicino, metrologio (mezuroscienco), statistiko, ktp.

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri eraro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Kiu demandas, tiu ne eraras. 
  •  
     Kiu ne pekis, kiu ne eraris? 
  •  
     Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras. 

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-16.