Metrologiomezurscienco estas la scienca studo de mezurado.[1] Ĝi establas komunan komprenon de unuoj, ŝlosila por la konekto de la homa agado.[2] La moderna metrologio havas siajn radikojn en la politikaj klopodoj de la Franca Revolucio por normigi la mezurunuojn en Francio, kiam oni proponis longonormigon elprenitan el natura fonto. Tio kondukis al kreado de la decimal-bazita metra sistemo en 1795, establante serion da normigoj por aliaj tipoj de mezuroj. Kelkaj aliaj landoj adoptis la metran sistemon inter 1795 kaj 1875; por certigi kongruon inter la diversaj landoj, la Internacia Buroo por Pezoj kaj Mezuroj (BIPM) estis establita fare de la Metra Konvencio.[3][4] Tio evoluis al la Internacia sistemo de unuoj (SI) kiel rezulto de rezolucio de la 11a Konferenco Ĝenerala pri Pezoj kaj Mezuroj (CGPM) en 1960.[5]

Naciprototipa kilogramo K20, unu el la du prototipoj stokitaj en la usona National Institute of Standards and Technology en Gaithersburg, Marilando, kio servas kiel ĉefaj normigoj por difini ĉiujn unuojn de maso kaj pezo en Usono. Tiu estas kopio por publika montrado, montrita kiel ĝi estas normale stokita, sub du vitraj kloŝoj.

Metrologio estas dividata en tri bazaj koincidaj aktivecoj.[6][7] La unua estus la difino de mezurunuoj, la dua la realigo de tiuj mezurunuoj praktike, kaj la lasta la konfirmeblo, kiu ligas la mezurunuojn uzitajn praktike al la referencaj normigoj. Tiuj koincidaj aktivecoj estas uzataj en variaj gradoj fare de la tri bazaj sub-fakoj de la Metrologio.[6] La sub-fakoj estas scienca aŭ fundamenta metrologio, kiu temas pri la establado de mezurunuoj, aplikita, teknika aŭ industria metrologio, la aplikado de mezurado al fabrikado kaj aliaj procezoj en la socio, kaj jura metrologio, kiu kovras la reguladon kaj statutajn postulojn por mezurinstrumentoj kaj la mezurmetodojn.

En ĉiu lando, ekzistas nacia mezursistemo (NMS) kiel reto de laboratorioj, instalaĵoj por gaŭĝado kaj organismoj por atestado kiu plibonigu kaj eltenu ties metrologian infrastrukturon.[8][9] La NMS temas pri kiom da mezuroj estas farataj en lando kaj ties agnosko fare de la internacia komunumo, kio havas ampleksgaman efikon sur ties socio (ekzemple por ekonomio, energio, medio, sansistemo, fabrikado, industrio kaj konsumfidado).[10][11] La efikoj de metrologio sur la komerco kaj la ekonomio estas kelkaj el la plej facile observitaj sociaj efikoj. Por faciligi la justan komercon, devas esti interkonsentita sistemo de mezurado.[11]

Referencoj redakti

  1. What is metrology? Celebration of the signing of the Metre Convention, World Metrology Day 2004. BIPM (2004). Arkivita el la originalo je 2011-09-27. Alirita 2018-02-21.
  2. Collège français de métrologie [Franca Kolegio de Metrologio] (2006). Placko, Dominique (eld.). Metrology in Industry – The Key for Quality (PDF). ISTE. ISBN 978-1-905209-51-4. Arkivita (PDF) el la originalo en 2012-10-23.
  3. Goldsmith, Mike. "A Beginner's Guide to Measurement" (PDF). National Physical Laboratory. Arkivita (PDF) el la originalo en 29a de Marto 2017. Alirita la 7an de Novembro 2020.
  4. "History of measurement – from metre to International System of Units (SI)". La metrologie francaise. Arkivita el la originalo en 25a de Aprilo 2011. Alirita la 7an de Novembro 2020.
  5. Resolution 12 of the 11th CGPM (1960). Bureau International des Poids et Mesures. Arkivita el la originalo je 14a de majo 2013. Alirita 28 February 2017.
  6. 6,0 6,1 (2011) Springer Handbook of Metrology and Testing, 2‑a eldono. ISBN 978-3-642-16640-2.
  7. Collège français de métrologie [French College of Metrology]. (2006) Metrology in Industry – The Key for Quality. International Society for Technology in Education,ISTE. ISBN 978-1-905209-51-4. “... any application of metrology may fall under the scope of legal metrology if regulations are applicable to all measuring methods and instruments, and in particular if quality control is supervised by the state.”.
  8. National Measurement System. National Physical Laboratory. Arkivita el la originalo je 15a de Februaro 2017. Alirita 5a de marto 2017.
  9. "The National Quality Infrastructure" (PDF). The Innovation Policy Platform. Arkivita el la originalo en 6a de Marto 2017. Alirita la 7an de Novembro 2020.
  10. "Metrology for Society's Challenges". EURAMET. Arkivita el la originalo en 12a de Marto 2017. Alirita la 7an de Novembro 2020.
  11. 11,0 11,1 Robertson, Kristel; Swanepoel, Jan A. (September 2015). The economics of metrology (PDF). Australian Government, Department of Industry, Innovation and Science. Arkivita (PDF) el la originalo en 7a de Marto 2016. Alirita la 7an de Novembro 2020.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti