Sinagogo de Arnstadt

Judoj surloke jam en la mezepoko ĉeestis; sed pro pluraj forpeloj la juda vivo kvazaŭ mortis ĝis la mezo de la 19-a jarcento. Estis fine fondita juda komunumo en Arnstadt la 1-an de januaro 1888. Tiam ĉirkaŭ 18 judaj familioj kun 64 familianoj vivis tie ĉi. Post la fondo la nombro de la membroj kreskis konstante kaj la ĉambro en la Ritter-strato nr. 7 (domo de Julius Jonas) baldaŭ iĝis tro malgranda. Propra grundo por povi malfermi judan tombejon en Arnstadt akiritis en 1912.

Sur tiu ĉi placo troviĝis ĝis 1938 la sinagogo; en la fono videblas la katolika Kirko de Ĉieliro.
Memorigŝtono sur la Malnova tombejo por la en 1938 detruita sinagogo. Vide-al-vide troviĝas hodiaŭ parkejo, kie la sinagogo situis.

Konstruo de nova preĝadloko redakti

Oni sekve decidis konstrui sinagogon sur jam en 1904 aĉetita grundo en la Krappgarten-strato 47. La plano estis farita fare de lokulo, la arĥitekto Heinrich Martin Schwarz. Solena inaŭguro de la impona konstruaĵo okazis la 27-an de septembro 1913.

Dum la Kristala nokto en 1938 la juda templo dividis la sorton de la plejparto de la aliaj germanaj sinagogoj: ĝi estis bruligita fare de Sturmabteilung-atencotrupoj. La unuan fojon en sia historio la fajrobrigadistoj ne rajtis estingi la flamojn, estante surloke. La saman jaron la judoj ankoraŭ estis festintaj la 25-an jubilean datrevenon de la finkonstruado de la sinagogo...

Monumento redakti

Inaŭguro de granita memorŝtono estis en la 26.10.1988. Planis ĝin la erfurtano Roland Ginskey kaj faris ĝin la arnstadtana skulptisto Wolfgang Hildebrand. Ĝi estas 1,95m alta, 0,90m larĝa kaj 0,80m malalta. Tekstas la enskribo tiel: UNWEIT DIESER STELLE BEFAND SICH DIE SYNAGOGE DER JÜDISCHEN GEMEINDE ARNSTADT, DIE AM 27.9.1913 GEWEIHT WURDE. IN DER POGROMNACHT AM 09. NOVEMBER 1938 WURDE SIE DURCH DIE FASCHISTEN ZERSTÖRT. VERGESST ES NIE![1] La iniciativo pri memorigilstarigo venis de la paroĥestro Wolfgang Tittelbach-Helmrich.

Notoj redakti

  1. Traduko: Proksime de tie ĉi estis la sinagogo de la juda komunumo de Arnstadt, kiu konsekritis en la 27.9.1913 kaj detruitis en la pogroma nokto de la 9.11.1938 fare de nazioj. Neniam forgesu tion!

Literaturo redakti

  • Peter Unger / Andrea Ziegenhardt: Kleine Chronik zur Geschichte der jüdischen Bevölkerung in Arnstadt (1273-1944), En: Beiträge zur Heimatgeschichte Stadt und Kreis Arnstadt 10/1988 p. 11-27.
  • Wolfgang Tittelbach-Helmrich: Arnstadts jüdische Mitbürger, Arnstadt 1995.
  • Andrea Ziegenhardt: Zur Genealogie jüdischer Einwohner in Arnstadt, En: Aus der Vergangenheit von Arnstadt und Umgebung 11/2001, p. 79-93.
  • Andrea Kirchschlager: Die jüdischen Gemeinden in Arnstadt und Plaue, En: Beiträge zur Geschichte der Juden Schwarzburgs - Juden in Schwarzburg Band 1. Festschrift zu Ehren Prof. Philipp Heidenheims (1814-1906) - Rabbiner in Sondershausen - anlässlich seines 100. Todestages, Sondershausen 2006, p. 19-34.

Eksteraj ligiloj redakti