Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Martin Schwarz. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Schwarz.

(Heinrich) Martin SCHWARZ (naskiĝinta la 18-an de oktobro 1885 en Frankfurt am Main, mortinta la 27-an de septembro 1945 en Erfurto) estis germana arkitekto.

Martin Schwarz
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1885 (1885-10-18)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 27-an de septembro 1945 (1945-09-27) (59-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo arkitekto
vdr
Ekzemplo por la schwarz-aj konstruaĵoj en Arnstadt ĉe la angulo Wollmarkt nr. 8 / Neideck-strato.

Vivo redakti

Li pasigis siajn junajn jarojn ĉe Schützenbrunnen nr. 13 (hodiaŭ: Alfred-Brehm-placo en Frankfurto) kaj frekventis la Gimnazion Imperiestro Frederiko, kie li maturiĝis en 1905. Li restis surloke ĝis 1912; duonan jaron li vivis en Darmstadt (1910) kaj venis poste al Arnstadt. Tie li faru kiel eble plej originan rekonstruon de la malfruromanika baziliko Nia kara Sinjorino.

Tie ĉi li komencis sian agadon kiel liberprofesiulo dum 30 jaroj. Liaj unuaj skizoj estis planoj por la Sinagogo de Arnstadt. Sekvis multaj laboroj por metiistaj domoj kaj loĝdomoj (ekz. en Erfurter Straße), por presejo kaj eldonejo de la gazeto Arnstädter Anzeiger, por la gastejo Zur Post, por metiista domo de Marienstift kaj en 1915 por la lernejo ĉe la placo antaŭ la Kastela Muzeo. Helpis lin en la skulptado lia amiko el Frankfurt, Bruno Schäfer.

Schwarz estis publika fakulo de la Mezturingia porindustria kaj porkomerca ĉambro Weimar, membro en la Asocio de germanaj arkitektoj kiel ankaŭ de la administra komisiono de la Muzea fondaĵo. Aliaj mendoj faritis de la familio Schierholz el Plaue, por diversaj vilaoj kaj en 1928 por la Laktejo de Arnstadt. Lia lasta granda verko surloke estis la kapelo de sur la ĉefa tombejo.

En 1938 li transloĝiĝis Erfurton kie li daŭre laboris kiel sendependa arkitekto en la loĝeja konstruado.

Listo de la objektoj en Arnstadt redakti

  • 1912/13: sinagogo, Krappgartenstraße 47
  • 1912/13: loĝejoj kaj vendejoj, Erfurter Straße 18, 20/22, 24
  • 1912/13: alkonstruitaĵoj ĉe la norda flanko de Bach-kirko
  • 1913: metiista domo de Marienstift, Krappgartenstraße 14
  • 1913: kunsida salonego de la Urbodomo de Arnstadt
  • 1913: alikonstruo de mezepoka duonturo de la ĉirkaŭfortikaĵo al loĝejo, Riedmauer 14
  • 1914: loĝejoj angulo Neideckstraße 4/Wollmarkt 8
  • 1914: familia tombo de la Trautmann-oj
  • 1914/15: realgimnazio ĉe Schloßplatz 2
  • 1916: alikonstruo kaj pligrandigo de la kastelo de la Schierholz-oj en Plaue
  • 1919/20: alkonstruo de la loĝejo de la fabrikestro Ernst Büschler - la posta Junulargastejo de Arnstadt, Ichtershäuser Straße 24
  • 1920: Vilao Ley, Wollmarkt 10
  • 1920: tomboj de la fabrikestraj dinastioj Liebmann, Kürsen, Winter, Ley
  • 1928: laktejo de Arnstadt
  • 1933/34: plilarĝigo de la tombeja kapelo
  • 1941: Konstruo de internigejo/laborejo por sovetiaj kaptitoj komisiite de certa firmao Winter[1]

Piednotoj redakti

  1. Ununura fonto pri tio troviĝas en la interreto.. Arkivita el la originalo je 2014-07-14. Alirita 2014-07-02.

Literaturo redakti

  • "Ausgeführte Arbeiten und Entwürfe von diplom-Ingenieur, Architekt B.D.A. Martin Schwarz Arnstadt (Thüringen)", en: Architekturführer Thüringen. Vom Bauhaus bis zum Jahr 2000, Weimar 2000, p. 30
  • Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 420-421.

Eksteraj ligiloj redakti