Preĝejo de Ĉieliro (Arnstadt)

La Preĝejo de ĉieliro de Jesuo (germane: Himmelfahrtskirche) estas unu el la multnombraj preĝejoj en Arnstadt.

La preĝejo oktangula ĉe la Malnova tombejo.
Interno de la preĝejo.

Historio kiel tombeja preĝejo redakti

Tial ke multaj urbanoj deziris propran kapelon sur la tiama nova tombejo, en 1649 la bonfarulo Rottenbach subvenciis la konstruadon per dono de 100 guldenoj. En 1743 oni anstataŭigis la modestan kapelon sur la Malnova tombejo per granda preĝejo. Tomba kelo por 92 personoj instaliĝis subtere, la vitraĵojn grandajn pagis la diversaj gildoj, kaj la urba konsilantaro financis la plafonbildon montrantan la ĉielen irintan Jesuon. Inaŭguro solena estis la 23-an de majo, posttagmeze de la festo de la Ĉieliro de la Sinjoro, kaj la paroladon faris ĉefdiakono Hedemus.

Ĝi havis la formon de longen tirita okangulo kaj ne malpli ol tri vicojn da galerioj. Ornamita estis la preĝejo per festonoj, florgirlandoj en nigra-griza koloro kaj nomiĝis Gottesackerkirche (=tombeja preĝejo). Etaj restoj de la pentrado de la kortega pentristo Gottfried Wunderlich konserviĝis. La stilo estas baroka, kio maloftas ĉe evangeliaj preĝejoj: maloftegas ankaŭ la jam priskribita okangula forma. Sur la Malnova tombejo estis i.a. 25 tomboj de membroj de la Bach-klano. Apud la preĝejo estas historia ĝardenista domo.

Demando pri daŭra uzo redakti

Kvazaŭ nur por enterigoj estis la preĝejo uzata - krom la aranĝoj en la ĉiujara reveno de la festo de la Ĉieliro. En 1812/13 dum la militoj kontraŭ Napoleono ĝi eĉ servis kiel magazino kaj soldathospitalo. Kiam la 16-an de aŭgusto 1894 la tombejo estis fermita, la uzo tombeja de la preĝejo ankaŭ tuj forfalis. En 1924 komencis la ŝanĝo de la eksa tombejo al ĝardeno publika; tiam oni starigis kelkajn tomboŝtonojn en la preĝejo. En la 19-a jarcento la kadukiĝinta konstruaĵo laŭ la planoj de kelkaj estu malkonstruita, sed savis ĝin ĝia nekutima horizontala projekciaĵo: ĉar ĝi estis jam tiutempe konsiderata monumento protektinda!

Katolika komunumo redakti

En 1974 la katolikoj ekposedantiĝis kaj prizorgis ekde tiam kaj la finrestaŭradon kaj la uzon preĝejan de la konstruaĵo. Tabernaklo estis farita de Matthias Kaiser, la orgenon konstruis la orgenkonstruistoj de la firmao Schönefeld de Stadtilm. La statuo de la Dipatrino estis de la dioceza muzeo de Paderborn. En la preĝejo estas ankaŭ malgranda memorigilo je la martiro Marcel Callo.

Ekde la 6-a de novembro 1842 la preĝejo jam nelongan tempon estis pruntedonita al la katolikoj ĝis ili trovis pli taŭgan lokon. Hodiaŭ la preĝejo estas ŝatata kaj belaspekta ejo religia kaj allogas - ankaŭ pro ĝia favora situo - eĉ nekatolikajn fidelulojn. Krome ĝi bone taŭgas kiel koncertejo.

Vidu ankaŭ redakti

Katolikismo en Arnstadt

Eksteraj ligiloj redakti