Katolikismo en Arnstadt

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Kristana vivo en Arnstadt floris dum jarcentoj kaj kreis ankaŭ multon da belegaj kirkoj kaj monakejoj en la urbo.

La unua moderna katolika preĝejo en Arnstadt - la Kirko Sankta Elizabeto, Wachsenburg-aleo 16
Altarejo de la Elizabeto-kapelo
La Ĉieliro-kirko, nuntempe la ĉefa kirko de la arnstadt-aj katolikoj

Estingo perforta de katolikismo

redakti

Post la Reformacio la katolika spirita vivo ĉesis. Eĉ tre ŝatataj ordenanoj devis forlasi la urbon (ekz. la franciskanoj). En 1624 ankaŭ la lastaj spuroj de katolikismo en Arnstadt estis forviŝitaj. La dukino Auguste Dorothea von Braunschweig-Wolfenbüttel estis escepto ĉar ŝi estis konvertiĝinta. Privataj animzorgantoj faris la meson en la kapelo de la plezurkastelo Augustenburg apud la iama Käfernburg (Arnstadt).

Resetlo de katolikoj kaj duka aprobo

redakti

Ĉirkaŭ la jaro 1800 denove estis kelkaj katolikoj en la urbo: de 4380 loĝantoj estis katolikaj 16. En la 7.2.1817 post pli ol 300 jaroj denove okazis katolika meso publika, nome en la domo Markt nr 14. La edzino de la apotekisto Kühn devenante al Mainz estis katolika kaj metis je dispono salonon en la malsuba etaĝo. Kelkfoje mesoj okazis ankaŭ en la Georgo-kapelo. La komunumo akiris en 1830 la domon en Wagner-strateo nr 2 kie oni instalis en la meza etaĝo treege etan kapelon. Ĝi tre baldaŭ evidentiĝis multe tro malgranda kaj pligrandiĝis. En la 24.9.1837 konsekris la pastra moto Liebherr el Erfurto la Guntero-kapelon samloke. En la 11.10.1837 sekvis la duka aprobo de la katolika komunumo kiel memstara grupo.

En 1866 estis jam 112 katolikaj surloke. Dum la milita jaro 1870 la katolikoj ricevis propran animzorganton (August Sagel), antaŭe la pastroj estis venintaj el Gotha aŭ Erfurto. En la sama jaro la komunumo aĉetis de la advokato Wilke terenon en Krappgarten-strato kaj konstruis tie kapelon kaj porinstruistan loĝejon por la katolika privata lernejo. Tiu lernejo ekzistis de la 4.11.1872 ĝis la 1.4.1938.

Kirko Sankta Elizabeto kaj fratinoj

redakti

Kreskis la nombro de la katolikoj pli kaj pli, ĉar pro la industriigo venis pli kaj pli laboristoj el tradicie katolikaj regionoj (Bavario, Silezio kaj Nordrejn-Vestfalio. En la 16.8.1877 konsekritis la Preĝejo Sankta Elizabeto kiu servis kiel oficiala kirko (kun kelkaj alikonstruoj) ĝis 1987. Tiam oni transprenis la Kirkon Ĉieliro kiu estas ĝis hodiaŭ la komunuma kirko.

En la 23.4.1930 Mario-fratinoj de Schönstatt (Vallendar) alvenis en Arnstadt kaj eksubtenis la katolikan komunumon (fratino Gertraud kiel instruistino kaj fratino Anastasia kiel animzorgantino). Ekde la 5.12.1932 la fratinoj mastrumis ankaŭ infanĝardenon (daŭre ĝis hodiaŭ). Intertempe fratinoj ankaŭ servis kiel paroĥaj sekretariinoj kaj orgenistinoj. Dum kaj post la Dua mondmilito la fratinoj zorgis pri la rifuĝintoj. En Friedrichroda la fratinoj havas sian provincian domon kaj en Heilbad Heiligenstadt religian centron. Je la komenco de la 20-a jarcento la nombro de la katolikoj kreskis kaj pro tio konstruitis kapeloj en Stadtilm en 1936 kaj en Gräfenroda en 1937. En 1942 iĝis paroĥestro monsinjoro Adolf Fleischmann.

Kresko de la katolikanaro

redakti

La rifuĝintoj kreskigis la komunumon rapidege kaj en 1949 estis jam 4800 katolikoj en Arnstadt! En la 16.10.1949 konsekritis en Ichtershausen la Kirko Ĉieliro de Mario, en la 8.5.1961 la Kapelo Mario Reĝino en Plaue. En 1971 episkopo Konrad Marin el Paderborn estis en Arnstadt por konfirmacii junajn arnstadt-anojn. Post la akiro de la Ĉieliro-kirko ĉe la Tombejo malnova de Arnstadt komenciĝis la alikonstruo de la domo en Wachsenburg-aleo 16 (=loko de la Elizabeto-kirko) al komunuma centro, sub la estrado de paroĥestro Wolfgang Teichert. En 2003 la komunumo havis ĉ. 2000 animojn.

Literaturo

redakti
  • Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 308-309

Eksteraj ligiloj

redakti