Kapelo Sankta Georgo (Arnstadt)

La Kapelo Sankta Georgo (germane: Georgenkapelle) estas preĝejo de la Memstara evangelia-lutera eklezio en Arnstadt. Ĝi troviĝas en la unua etaĝo de la Hospitalo Sanktaj Georgo kaj Jakobo.

La kapelo ene de la eksa hospitalo malantaŭ la pereinta Erfurta pordego.
Krucifikso pentrita en la kapelo.

Historio redakti

En 1938 paroĥestro Gothelf Kummer de la Supera kirko en Arnstadt kondamnitis pro kritikaj politikaj eldiroj. Liaj superuloj tuj emeritigis lin. Konsekvence kelkaj luteranoj forlasis la oficialan protestantan eklezion kaj formis en 1939 memstaran praluteran eklezian komunumon en Arnstadt. Subtenis ilin membroj de la memstaraj protestantoj de Erfurto (komunumo de la Kristo-kirko sub la paroĥestra gvidado de Frithjof Nagel.

En Gotha en 1938 similaj cirkonstancoj iĝis. La novaj memstaruloj el Arnstadt ne trovis iun kunvenan lokon preĝejan, tiel ke ili uzis fabrikon en la Schönbrunn-strato kaj en la Schloß-strato por reuniĝoj. En la fondojaro 1939 troviĝis inter la membroj ankaŭ la pentristo Rudolf Schäfer, kiu faris de junio ĝis decembro 1939 altarvandpentraĵon por la Marienstift-kapelo, kiu ankoraŭ antaŭ la fino de la Dua mondmilito dum bombatako detruitis. Li donacis al la praluteranoj paŝtelaĵon pentritan sur ligno kun la titolo Kristo sur verda ligno kiu ankoraŭ hodiaŭ estas en la Georgo-kapelo.

En la kuro de la 1940-aj jaroj la komunumo kreskis je pli ol 500 anoj. Famuloj de Arnstadt estis ĝiaj fondintoj: ekz. la komercisto H. MInner, la apotekisto Lederer, la advokato Leyde, direktoro Glatz aŭ d-ro Leupold.

En 1946-48 Richard Laabs estiĝis unua vera pastoro en Arnstadt. De 1948-77 pastoro Martin Nagel servis kun granda sindonemo al la komunumo. Li anigis ne malmultajn rifuĝintojn el Orienta Eŭropo al la komunumo. Bedaŭrinde je la fino de la 1950-aj jaroj okazis senteble granda foriro okcidenten, inter ili familioj kun multaj kapoj. Post vakeco de la pastora seĝo venis en 1979 Jörg Kallensee kiel vikario tien ĉi. En 1980 la komunumo aĉetis dometon en la Jacobs-strateto nr 22, kiu servis kiel paroĥestra domo; en 1982 li plialtrangiĝis kaj iĝis paroĥestro por foriri en 1991 al Gotha al la komunumo de la Kirko Sankta Kruco. De 1991-93 enloĝis la pastoran domon vikario Harald Karpe. Ekde 1993 la komunumo estas enkorpigita en la paroĥa distrikto Gotha-Mühlhausen-Arnstadt. Okazis ĉiudimanĉe diservoj en la Georgo-kapelo (alterne je la 9-a kaj la 11-a horo).

En 2007 oni festis la datrevenon 225-a konsekran de la kapelo kaj en 2009 la datrevenon 70-an komunumofondan.

Historio de la kapelo redakti

Unua mencio de kapelo faritis en 1379 fare de la ĉefepiskopo de Mainz. Mezepoke estis la kapelo tie kie nuntempe troviĝas la korto interna. En 1782 iĝis alikonstruo de la tuto kaj plialtigo de la malnova ĉefa ejo je unu etaĝo. Estiĝis la nuna kapelo kun baroka ambono de 1782. La nuna orgeno estas de 1869, farite de la orgenkonstruisto F.W. Holland el Schmiedefeld (1 manualo, 8 registroj). La buntaj plumbvitraloj datumas de ĉ. 1900.

La lastpasinta ampleksa restaŭrado de la ambono, de la orgenfasado kaj de la galerio okazis en 1982. Multaj aferoj estis memfaritaj sub la gvido kaj laŭ konsiloj de s-ro Müller el Rohr. Ĉefe responsis pri tio la lektoro de la komunumo s-ro Rolf Akolck.

Minacis en 1992 vendo de la eksa hospitalo kun danĝero ke la komunumo estus forpelita el la domo. En 1998 la urba konsilantaro decidis la transdonon de la domo al la fondaĵo Kuratorium zur Sicherung der Ineressen des Vereinigten St. Georg- und Jacob-Stift Arnstadt e.V.. Tamen ĝis hodiaŭ ne ĉiuj redonoj/repagoj plenumitis. Tamen oni almenaŭ sukcesis havigi novan tegementon.

Literaturo redakti

Jörg Kallensee: Der Pfarrbezirk Gotha-Mühlhausen-Arnstadt, Gotha 2010, eldonejo de Ev.-Luth. Kreuzgemeinde Gotha

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo.[rompita ligilo]