Hospitalo Sanktaj Georgo kaj Jakobo

La Hospitalo Sanktaj Georgo kaj Jakobo (germane: Spittel) estas tre konata komplekso konstruaĵa en Arnstadt (Erfurter Straße nr. 39).

La iama hospitalo en Arnstadt.
Aspekto de malantaŭe.
Detalo de la vandoportreto de Sankta Georgo.

Historio redakti

Ĝi estas sendube unu el la plej konataj konstruaĵoj en la urbokerno. La unua mencio de la mezepoka, burĝa hospitala fonditaĵo de ĉe la muro proksime al la jam ne ekzistanta erfurta pordego estas de 1379.

De la mezepoka konstruaĵo konservitis nur la eksteraj muroj. La teretaĝon oni profunde alikonstruis en 1924; de tiam datumas ankaŭ la monumentala murpentraĵo reprezentanta Sanktan Georgon.

Diversaj alikonstruoj dum la 17-a kaj 18-a jc naskis la nunan strangetan komplekson. La sumo de la alikonstruoj, alkonstruoj, malkonstruoj kaj adaptoj dum pli ol ses jarcentoj efikis komplekson kun multaj statikaj problemoj. Apartenis al la Georgo-hospitalo ankaŭ leprolulejo en la Karl-Marien-strato (germane: Sondersiechenhaus) kiu malkonstruitis en la 1880-aj jaroj.

Uzoj redakti

Preĝeja salono faritis en 1782 en la supra etaĝo kiu servis hodiaŭ kiel kirko por la Memstara evangelia-lutera eklezio.

En 1992 transdonis la urbo la konstruaĵon al la asocio Kuratorium zur Sicherung der Interessen des Vereinigten St. Georgs- und St. Jacobs-Stift e.V. Arnstadt kiu ekde tiam klopodis utiligi la historian konstruaĵon. Ĉar uzo por loĝado jam ne fareblas (modernaj loĝejoj bezonus tro multajn ŝanĝojn en la substanco konstruaĵa) oni koncentriĝas pri uzo kiel societa domo aŭ kulturcentro kun disponigo de la ĉambroj al ekspozicioj, koncertoj ktp. Ĝis 2013 ekzemple gastis surloke impona ekspozicio pri la estetiko de maldaŭro kaj pasemeco ĉe homoj kaj ties medioj; en 2014 malfermitis elmontro pri la restado de Johann Sebastian Bach en Arnstadt.

Vidu ankaŭ redakti

Kapelo Sankta Georgo

Eksteraj ligiloj redakti