Franciskana preĝejo (Arnstadt)

La Franciskana preĝejo (ankaŭ nomita: Oberkirche, t.e. Supra kirko) en Arnstadt estas unu el la multnombraj kirkoj en la historia urbokerno. Aktuale ĝi ne funkcias kiel preĝejo pro restaŭradlaboroj.

La kirko kun la pastra domo.
Ĉefaltaro.
Okcidenta fasado de la kirko: dekstre parto de la Domo de la evangelia komunumo, la iama monakejo.

Historio antaŭ la konstruado redakti

Veninte el Gotha, la franciskanoj setlis en 1246 surloke kaj komencis antaŭ 1250 konstruon de malgranda kapelo.

Konstruo de la nuna preĝejo redakti

La nuna preĝejo ekkonstruiĝis ĉirkaŭ 1270 kaj oni uzis en la suda vando partojn de la antaŭa kapelo. Laŭ la modestecaj reguloj de la ordeno de la franciskanoj la preĝejo estis planita ununava. La interno estas larĝa 12 metrojn kaj longa preskaŭ 60 metrojn. La turo elstariĝis nur en la jaro 1461-a, supozeble jam tiam kiel plusa apogilo de la ete eksteren faliĝanta norda vando.

Post la reformacio redakti

Post la enkonduko de la reformacio en 1533 kaj la incendego de 1581 - kiam estis detruita la preĝejo de Sankta Bonifaco (hodiaŭ ĝi nomiĝas: Bach-kirko), la Supra preĝejo iĝis paroĥa preĝejo. Je la fino de la 16-a jarcento oni aldonis al la interno duetaĝan galerion de la nobeluloj. En 1615 oni kreis spacon por la grafoj kaj plimultigis la loĝiajn sidlokojn de la nobeluloj. Dum la Tridekjara milito, de 1624 ĝis 1642, la lignoskulptisto Burkhardt Röhl, lokulo, faris la ambonon, grandan epitafon, krucifikson, baptujon kaj ĉefaltaron.

Restaŭradoj ekde 1900 redakti

En 1900 oni stukis kaj pentris la arkaĵon kaj instalis plankon betonan. En 1977 oni fermis la preĝejon. La restaŭradoj pli malpli intense kontinuiĝis ekde tiam ĝis hodiaŭ; en 2008 fonditis societo subtena Oberkirche Arnstadt e.V.. Ĝis 2017, en la solena memorigjaro de la datreveno de la ideoj de Lutero, estos intencita fino ne nur de la plej urĝaj laboroj. De post tiam la preĝejo estos je dispono por diversaj aranĝoj, precipe kulturaj, sed ne ekskluzive. Memorindas tiukuntekste - krom la engaĝiĝo por la arkitekturaj valoraĵoj - ankaŭ la flegado de la multvalora biblioteko de la kirko.

Komunuma domo redakti

La apuda Komunuma domo - la eksa monakejo - ĝis nun konservis la refektorion kun bela volbaĵo kaj la klostron kiel ankaŭ volbitan kelon.

De 1538-1906 ĝi estis la urba lernejo. Tiel longa uzo lerneja influas ĝis nun la aspekton internan (grandaj fenestroj; adapto de la ŝtuparo; loĝejoj). De 1538-83 ĝi estis ankaŭ grafa rezidejo.

En 1911 la iaman monakejon ekposedis denove la eklezio. Kiel domo de la komunumo evangelia ĝi servas kiel dumvintra preĝejo kaj renkontiĝloko de diversaj grupoj (ekz. korusaj). Krome ĝi volas esti domo malfermita al ĉiuj urbanoj: por tiu ambicia celo helpegis ankaŭ la grandstila restaŭrado de 1994-97.

Eksteraj ligiloj redakti