Ernst JOHN (naskiĝinta en la 28-a de februaro 1793 en Arnstadt, mortinta samloke en la 19-a de junio 1873) estis germana komercisto. Li estis la patro de la furorverkistino E. Marlitt.

Ernst John
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1793 (1793-01-01)
Morto 1-an de januaro 1873 (1873-01-01) (80-jaraĝa)
Okupo
Okupo pentristo
vdr
La domo de John, post bankroto vendita; nuntempe kafejo portanta la nomon de lia filino.

Vivo redakti

Estante bonega desegnisto, li tamen devis iĝi komercisto kaj edziĝis al Johanne Wilhelmine Böhme, filino de komercisto. En 1923 li malfermis pruntan bibliotekon, poste materialan kaj tabakaĵan vendejon. Kaj vendejo kaj loĝejo troviĝis samloke en la domo ĉe Markt nr. 12. En 1830 kaj 1832 li elektitis konsilantaro kaj ĉefa reprezentanto de la civitanoj (Bürgervorsteher).

En 1834 li bankrotis kaj devige aŭkciitis la domo. Poste li prezentis sin al loka gazeto kiel portretopentristo, ekde 1830 fariĝis la ĝis hodiaŭ en la Kastela muzeo videblaj pasteloj. Li faris portretojn de multaj familianoj kaj amikoj el Arnstadt kaj la ĉirkaŭaĵoj.

En 1836 li kunfondis la arnstadt-an Metisocieton (Gewerbeverein), kiun li estris de 1859-61. En 1841 estis mencio de John kiel litografiisto. Post la morto de la edzino li vivis kun siaj infanoj kaj akceptitis poste en la familio de la filo Alfred John, instruisto ĉe negimnazia mezlernejo. La kiel verkistino ege sukcesa filino Eugenie transloĝiĝis kun la patro kaj la familio de la frato al novekonstruita vilao.

Verkoj redakti

  • 18 portretoj (paŝteloj): i.a. memportreto; edzino; filinoj Eugenie kaj Rosalie; Maximilian von Oer kun edzino; Ferdinand Benjamin Busch; vidoj de la urbo Arnstadt; litrografiaj urbovidoj; vido je Arnstadt en la unua adresaro de Hatham; vidoj de Elgersburg

Literaturo redakti

  • Helga Scheidt: "Der Vater der Marlitt - der Maler Ernst John", en : Aus der Vergangenheit von Arnstadt und Umgebung (AVAU) 1/1991, p. 63-64.
  • Helga Scheidt: "Bildnisse Arnstädter Bürger im Bestand des Schloßmuseums Arnstadt", en: Aus der Vergangenheit von Arnstadt und Umgebung (AVAU) 9/1999, p. 80-85.

Fonto redakti

Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 301.