Hugo Moritz Christian JUNG (naskiĝinta en la 29-a de januaro 1844 en Arnstadt, mortinta samloke la 3-an de februaro 1919) estis germana pedagogo kaj naturscienculo.

Hugo Jung
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1844 (1844-01-29)
Morto 3-an de februaro 1919 (1919-02-03) (75-jaraĝa)
Profesio
Okupo politikisto vd
vdr
Stratŝildo kun la nomo de Jung en la nordo de Arnstadt.

Vivo redakti

Li estis la filo de la komercisto Carl Friedrich August Jung kaj de Louise Friederike Auguste (fraŭlina nomo: Wellendorf) kaj edzo de bianca Ernestine Auguste Ferdinande (fraŭlina nomo: Schafft). De 1854-63 Jung frekventis la gimnazion en sia naskiĝurbo kaj studis de 1863-67 natursciencojn en Leipzig, Heidelberg kaj Berlino. En 1868 li ekestris kolorfabrikon en Amberg. En la 1891-a jaro Jung trapasis la instruadpermesan ekzamenon en Leipzig kaj doktoriĝis en 1867 en Jena per la tezo Die Eisen- und Manganerze in der Umgebung Ilmenaus.

En 1871 li fondis en la patra domo uzinon por akvofarboj kaj tuĉo kiu ekzistis ĝis 1889. Ekde 1880 li lernigis natursciencaĵojn al privata lernejo en Arnstadt kaj iĝis post 1889 instruisto pri ekonomio ĉe la Duka nehumanisma lernejo (instruadpermesa finekzameno farita en 1891; en 1892 fiksa dungiteco ĉe la menciita duka lernejo kaj ĉe la gimnazio). En 1910 li nomumitis profesoro kaj pensiuliĝis en 1914.

Diversaj agadoj eksterprofesiaj redakti

Jung estis urba konsiliano 6 jarojn kaj de 1885-91 deputito de la duklando Schwarzburg-Sondershausen en la Turingia Landa Parlamento. En 1901 li deklaris sin preta estri la sekretariejon de la ĵus fondita Metia ĉambro de ambaŭ Schwarzburg-aj duklandoj kio kaŭzis ties sidejoelekto en Arnstadt. Ĝis 1918 li apartenis al la ekzamenkomisiono por junaj metiistoj.

Jung estis ankaŭ membro de la Muzea asocio de Arnstadt en 1872-82 kaj 1898-1902 prezidanto de la muziksocieto Musikverein von 1829. De 1882-1908 li estis prezidanto de la pormetiista ligo Gewerbeverein Arnstadt. Li aranĝis ampleksajn kolektojn pri natursciencaĵojn kiuj transdonitis postmorte al la Muzea asocio: en 1979 finfine la tuto translokitis en la erfurtan naturhistorian muzeon. Jung loĝis ĉe Lohmühlenweg nr 1. En 1992 estis nomita por li strato ĉe Erfurter Kreuz.

Verkoj (elekto) redakti

  • "Verzeichnis der in der Umgebung Arnstadts vorkommenden Käfer", en: Programm der Fürstlichen Realschule zu Arnstadt (parto unu en 1895, parto du en 1896)
  • "Die Schotterlage in Arnstadts Umgebung", en: Jahresbericht der Fürstlichen Realschule, Arnstadt 1907

Literaturo redakti

  • Thalmann, Paul: "Hugo Jung (1844-1919)", en: Alt-Arnstadt 8/1929, p. 48-54
  • Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 304