Malfermi la ĉefan menuon
Mapo de la regiono.
Ekzemplo por firmao en la industriparko.

Erfurter Kreuz estas la nomo de sukcesa industriparko inter Erfurto kaj Arnstadt.

SituoRedakti

La industriparko Erfurter Kreuz estas 164 hektarojn granda kaj situas ĉe la aŭtoŝosea kruciĝo Kreuz Erfurt (aŭtostratoj A4 kaj A71). Je 80 % ĝi troviĝas en Ichtershausen kaj je 20 % en Arnstadt.

HistorioRedakti

Fundamenta ŝtono metitis en 2006. Ĝis hodiaŭ la industriparko sukcese pligrandiĝis kaj ampleksiĝis.

EntreprenojRedakti

La entreprenoj setlinta ĉe la Erfurter Kreuz ĉefe estas de la sekvontaj sektoroj:

  • Fotovoltaiko
  • Metalprilaboritaĵoj kaj maŝinkonstruado
  • Elektrikaĵoj
  • Konstruado de maŝinoj por la produktado de nutraĵoj kaj luksnutraĵoj kun klientopriservado
  • Flego kaj riparo/traesploro de Rolly-Royce-flugmaŝinmotormekanismoj (ekz. de Airbus A380 fare de N3 Engine Overhaul Services)
  • Metalprilaborado fare de Gonvarri
  • Fabrikado de preskoloroj fare deSchuite & Schuite Druckfarben GmbH (S&S)
  • Produktado de turbokomprimiloj fare de IHI Charging Systems International

Eksteraj ligilojRedakti