Muzea asocio de Arnstadt

La Muzea asocio (germane Museumsgesellschaft) estis tradiciriĉa rondo de historiemuloj en Arnstadt. Ĝi ekzistis kaj prospere aktivis de 1894-1945: ĉi tiu societo estis multmerita per la esploro de la historio kaj de la naturo de Arnstadt kaj de ties ĉirkaŭaĵo, per la fondo (1895) kaj eldono de 12 kajeroj de la fakgazeto Alt-Arnstadt - Beiträge zur Heimatkunde von Arnstadt und Umgebung (1901-39), per la establo de Regionhistoria muzeo.

Gastejo Burgkeller en Arnstadt, Erfurter Straße nr 12, kie okazis la unuaj kutimtabloj de la postaj fondintoj de la Muzea asocio.
La unua sidejo en la Malnova rektorejo, Kohlgasse nr 17

Historio redakti

Komencoj redakti

Je la komenco de la 1890-aj jaroj renkontiĝis la (hobiaj) historiistoj Franz Ahrendts, Johannes Bühring, Emil Baumberg, Edmund Döring, Adolf Muhle, Carl Reineck, Hermann Schmidt, d-ro Seyffert, Dr- Mohrmann kaj Bernhard Grosse regule ĉe historiaj kutimtabloj nomitaj Altertumskränzchen en la gastejo Burgkeller. Ili poste iĝis fondintoj de Museumsgesellschaft.

Establo de muzeo redakti

La fondiĝo estis en la 29.8.1894 en la kelo de la Urbodomo de Arnstadt; tiam la societo havis 27 membrojn. En la 1894-a jaro oni faris kontrakton kun la magistrato pri la cedo de kelkaj ĉambroj en la Rektorejo malnova (Kohlgasse nr 17). En 1895 la Regionhistoria muzeo estis solene inaŭgurita per prelegoj de la prezidanto de la asocio Johannes Bühring kaj de la ĉefurbestro Harald Bielfeld. En septembro 1898 la muzeo translokitis en la orientan alon de la urbodomo. En 1901 eldonitis la unua kajero Alt-Arnstadt kun artikoloj pri la Vaksaj tabuloj de 1457. Tiam oni jam havis 107 membrojn.

En la 30.11.1903 formiĝis komisiono por prepari la 1200-an datrevenon urbofondan. En 1904 la asocio publikigis la kronikan verkon Geschichte der Stadt Arnstadt 704-1904 (eldonisto: Johann Bühring). En 1917 la regionhistoria muzeo devis esti malfermita pro la milito kaj la objektojn venis en deponejon en Prinzenhof.

Post la Unua mondmilito redakti

En la 1919-a jaro la muzeo translokitis en la kastelon. Dum la inflacitempo en 1923 la membrokotizo estis de 500 markoj kaj la asocio havis nur ĉ. 40 membrojn: tri jarojn poste oni denove kalkulis 110. En 1931/32 malfonditis la en 1861 fondita scienca societo Wissenschaftlicher Verein: sekve la Muzea asocio transprenis ties havaĵon kaj ekipaĵon. En 1936 ekresponsis pri la Regionhistoria muzeo la urbo (Museumsstiftung). En la 11.3.1937 alvenis la inventaro de la Literatura asocio de Arnstadt.

La Regionhistoria muzeo fermitis en 1940. Okaze de la 50-a datreveno asocifonda en 1944 ja aperis artikolo en la ĵurnalo Arnstädter Anzeiger (26.8.1944), sed ne plu povis okazi iu festo. En 1945 la asocio estis malpermesita kaj devis malfondiĝi.

Vidu ankaŭ redakti

Muzeo pri urba historio (Arnstadt)

Literaturo redakti

  • Boese, Franz: "Wie ich zur Museumsgesellschaft kam und wie sie wurde", en: Alt-Arnstadt 12/1939, p. 103-120
  • Fuhrmann, Hartmut: "1894-1994 - Vor hundert Jahren Gründung der Museumsgesellschaft Arnstadt", en: Aus der Vergangenheit von Arnstadt und Umgebung/AVAU 4/1194, p. 40-46
  • Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 371-372