Muzeo pri urba historio (Arnstadt)

muzeo en Germanio

La (fermita) Muzeo pri urba historio (germane: Stadtgeschichtliches Museum Arnstadt) troviĝas en la Domo ĉe la palmo (germane: Haus zum Palmenbaum) sur la centra bazarplaco de Arnstadt.

La portalo renesancstile de la muzeo.
La impona domo maldekstre de la urbodomo.

Historio de la domo redakti

La domo starigitis en 1589 kiel kvara versio de jam antaŭaj ekzistintaj domoj. Ĝi servis dum la jarcentoj al multaj burĝaj familioj kiel loĝejo kaj laborejo kaj estas unu el la plej impresaj domoj sur la bazarplaco.

Unua posedanto estis la forĝisto Hans Reinhard, poste la grafa schwarzburga konsilanto Christoph Kirchberger. De tiam devenas la belega renesancstila portalo. Georg Breithaupt, komercisto i.a. de izatido, heredis la domon en 1595. Ekde 1723 ĝi apartenis al urbestro Gottfried Beyer. Li komisiis krei la bone videblan barokstilan enkadrigon de la portalo. La domnomo palmuja aperis unuafoje en 1724. Inter 1794 kaj 1860 la komercisto Christian Schierholz vendis ĉi tie siajn porcelanaĵojn. En la unua etaĝo estsa elstara stukplafono, stile altribuebla al Burckhardt Röhl kaj similaj al plafonoj de la kastelo Heidecksburg en Rudolstadt kaj de la kastelo en Sondershausen: du linioj kun la figuroj de Espero (latine: Spes) kaj Saĝeco (latine: Prudentia) formas tri kampojn, dies mezojn plenigas motivoj el la Metamorfozoj de Ovidio.

En 1898 venis la Voigt-klano, kiu - sub la markonomo Arnstädter Tapeten-Manufaktur - unue fabrikis tapetojn, pli malfrue nur komercis per ili. La muzeo estas gastigita surloke ekde 1979. En januaro 2013 estis fajreto en la domo[1].

Muzeo redakti

Kolekto de ĉiaj ajn objektaj, bildaj, skribaj atestiloj de la estinteco rilataj al naturo kaj socio: tio estis la fundamento de la Regiona muzeo. Oni inaŭguris ĝin la 3-an de aprilo 1895 en la Malnova rektorejo. Iniciatis ĝin urbanoj interesiĝantaj pri la historio de Arnstadt kaj de ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Por pli bone aktivi, ili estis fondintaj en la Urbodomo de Arnstadt la 29-an de aprilo 1894 la Muzean asocion de Arnstadt. Per konscia kaj science fundita kompletigo de la regionmuzeaj kolektoj iĝis finfine la elmontraĵaro de la nuna Muzeo pri urba historio.

Partoj de la muzeo redakti

La daŭraj ekspozicioj de la muzeo estis:

  • Bach-memorigejo: ĝis 2009. En decembro 2009 inaŭguritis la modernigita daŭra Bach-ekspozicio en la Kastela muzeo.
  • Kolektoj pri pra- kaj fruhistorio (aranĝita i.a. fare de Adolf Franke); ekde 2003 fermita.
  • Kabinetoj de verkistoj: kiel surlokaj verkistoj menciindas E. Marlitt, Willibald Alexis kaj Ludwig Bechstein; ekde 2003 fermita.

Krome nedaŭraj respektive migradaj ekspozicioj allogadis vizintantojn kaj amikojn de la historio de la regiono.

Domoj apude redakti

Rekte apud la muzeo troviĝas la Domo ĉe la leono nigra, kiu gastigas nun la muziklernejon. Flanke estas la historia urbodomo, diagonale transe pergolo kun la naskiĝdomo de E. Marlitt kaj la apoteko, kie Ludwig Bechstein estis metilernanto. Apud la tie establita Kafejo Marlitt admireblas la Haus zum Güldenen Greif kun siaj arieloj.

Subnotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti