Prinzenhof (Arnstadt)

La Prinzenhof (laŭvorte: princidejo) estas unu el la multnombraj monumentprotektitaj konstruaĵoj en la urbocentro de Arnstadt, Germanujo. Hodiaŭ troviĝas en ĝi la urba biblioteko.

La longa ejo, norda fasado rigardanta al la strato; nun urba biblioteko.
Historia fontano estinta iam en la korto de Prinzenhof, nun ĉe Fasanengarten (loĝeja blokaro).

Historio redakti

Ĝi estas neregula triala komplekso, alikonstruita plurfoje, sur la fundamentoj de la eksa benediktanina monaĥejo apud la Preĝejo Nia kara Sinjorino. Unue ĝi funkciis kiel la vidvina rezidejo por grafino Katharina von Nassau (1583).

De 1721-25 ĝi alikonstruitis en reprezentan kaj prestiĝan kasteleton por princo Wilhelm de Schwarzburg, respektive en 1803 por princo Karl Günther de Schwarzburg-Sondershausen.

Kiam en 1878 ĝi transformitis en gimnazion, oni grandstile ŝanĝis la ĉambrajn strukturojn. En 1990 la konstruaĵo estis restaŭrita por sekvonta uzo kiel municipa biblioteko.

Priskribo redakti

Konserviĝis du fenestroj el al malfrua 16-a jarcento en la norda alo. De tiu tempo datumas ankaŭ la volbita kelo de la okcidenta alo. Super ĝi estas kelkaj ĉambroj kun modestaj stukitaj plafonoj el la 18-a jarcento. La suda alo starigitis dum la nova uzo kiel mezlernejo, samtempe la konstruo estis plilongigita orienten. Nur de tiu tempo datumas la aranĝo de la fasadoj.

Literaturo redakti

  • Georg Dehio / Stephanie Eißing / Franz Jäger: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen, eldonejo Deutscher Kunstverlag, 2003, p. 55-56, ISBN 3422030506

Eksteraj ligiloj redakti