Johannes Karl Ludwig BÜHRING (naskiĝinta en la 20-a de septembro 1858 en Neuwied, mortinta la 18-an de septembro 1937 en Wuppertal-Elberfeld) estis germana pedagogo kaj regionhistoriisto.

Johannes Bühring
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1858 (1858-09-20)
en Neuwied
Morto 18-an de septembro 1937 (1937-09-18) (78-jaraĝa)
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Vivo redakti

Bühring frekventis la gimnazion latinan en Halle (Saale) kaj studis ĝis 1880 samloke kaj en Greifswald la lingvojn latinan kaj grekan kiel ankaŭ germanistikon kaj historion. Dum 18 monatoj li estis privata instruisto en Venecio kie li dediĉis sin pluajn 18 monatojn al enarkivaj studoj por finfari sian disertaĵon: "Venedig, Gustav Adolf und Rohan. Ein Beitrag zur allgemeinen Geschichte im Zeitalter des 30jährigen Krieges aus venezianister Sicht" (presita en Halle en 1885; doktoriĝo en 1884). En la 1886-a jaro li trapasis la instruadpermesan ŝtatan ekzamenon kaj la provjaron en Burĝa lernejo en Halle. Tie li restis helpinstruisto ĝis 1889.

Poste Bühring iĝis scienca helpinstruisto ĉe la gimnazio de Arnstadt kie li nomumitis en 1892 estro kaj profesoro en la 1899-a jaro. En 1901 li iris al la nehumanisma gimnazio en Elberfeld kaj retiriĝis en 1923. Dum la Unua mondmilito li perdis du filojn, per akcidento 10 jarojn poste ankaŭ la trian.

Graveco redakti

Bühring estas kunfondinto de Muzea asocio de Arnstadt: ĝin li estris de 1894-1901, ties honora membro li iĝis en 1903. De 1894 ĝis 1901 li plenumis honorofican laborojn en la Duka registrararkivo en Arnstadt kaj aranĝis la novordigon de la arkivejaĵoj kune kun Hermann Schmidt. Ankaŭ post la forlaso de Arnstadt Bühring restis en kontakto kun Turingio. En 1896 li fondis kune kun Ludwig Hertel Rennsteigklubon 1896 kaj verkis la pormigrantan gvidlibron Der Rennsteig des Thüringer Waldes kio efikigis ke Rennsteig estis la plej profunde priesplorita migradopado de tuta Germanlando. En 1910 Bühring elektitis 1-a prezidanto de Rennsteigklubo kaj presigis mapojn kun ekskursproponoj. Li mem ne malpli ol 14 fojojn transmigris la tutan Rennsteig-padegon por daŭre aktualigi la mapojn kaj informojn. Li krome verkis multajn regionhistoriajn artikolojn por la gazetoj Arnstädtisches Nachrichts- und Intelligenzglatt, Alt-Arnstadt, Zeitschrift für Thüringische Geschichte und Altertumskunde kaj Die Mareile (=organo rennsteigkluba).

Verkoj (elekto) redakti

  • "Die Alteburg bei Arnstadt, eine Wallburg der Vorzeit", en: Gymnasialprogramm 1892
  • "Das Walpurgiskloster vor Arnstadt in Geschichte und Sage", en: ANIB (13.4.1894)
  • "Die Arnstädter Wachstafeln", en: Alt-Arnstadt 1/1901 (kune kun H. Schmidt)
  • Geschichte der Stadt Arnstadt 704-1904, Arnstadt 1904

Literaturo redakti

  • Andrea Kirchschlager: "Zum 65. Todestag von Prof. Dr. Johannes Bühring - Verfasser der Geschichte der Stadt Arnstadt 704-1904, anläßlich ihrer 1200-Jahrfeier", en: AVAU 12/2002, p. 204-211
  • Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 221-222

Eksteraj ligiloj redakti