Schmerfeld estas ekde la 1.1.2019 kvartalo de la urbo Arnstadt en Germanujo. En 2004 loĝis en Schmerfeld 91 homoj sur teritorio de 2,99 km².

Schmerfeld
komunumoparto en Germanio
Administrado
Poŝtkodo 99310
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 45′ N, 10° 57′ O (mapo)50.756410.9433Koordinatoj: 50° 45′ N, 10° 57′ O (mapo) [+]
Alto 427 m [+]
Areo 2,99 km² ( 299 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Schmerfeld (Turingio)
Schmerfeld (Turingio)
DEC
Schmerfeld
Schmerfeld
Situo de Schmerfeld
Schmerfeld (Germanio)
Schmerfeld (Germanio)
DEC
Schmerfeld
Schmerfeld
Situo de Schmerfeld

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Schmerfeld [+]
vdr

Geografio redakti

 
Pejzaĝo apud Schmerfeld

Schmerfeld situas ĉ. 8 km norde de la universitata urbo Ilmenau en la vala ebenaĵo de la rivero Wipfra ĉe ties flanka alfluanto Prolle. La medio karakteriziĝas per la montaro Reinsberge nordokcidente kaj la Akvobaraĵo Heyda sudeoste. En la medio alternas herbaroj, kampoj kaj pinaj arbaroj. Schmerfeld estas ĉ. 450 metrojn alta kaj la montaro Reinsberge estas eĉ 150 metrojn pli altaj. Najbaraj vilaĝoj estas Wipfra oriente, Reinsfeld norde, la ilmenaua kvartalo Heyda sude kaj finfine ueste de Reinsberge-montaro la vilaĝo Kleinbreitenbach kaj la urbo Plaue.

Historio redakti

 
Vilaĝa kirko, protestantisma

La unua skriba mencio Smervelt estis en la 15.4.1303 en dokumentoregistro de Monaĥejo Paulinzella. Ĉi-kuntekste ekzistas legendo laŭ kiu vivis kaj sur Reinsberge-montoj kaj sur Singener-monto (Stadtilm-Singen) gigantoj kiuj estis inter si malamikegaj. La reinsberga giganto ĵestis martelon por detrui Singener-monton maltrafante. Anstataŭ la martelo terenfalis tie kie nun estas la vilaĝo Hammersfeld. La alia giganto de sur Singener-monto reagis per ŝlimo trafante la nunan Schmerfeld-teritorion. Schmerfeld etimologie signifas eble fekundan terenon.[1] En la tempo fonda apartenis Schmerfeldunue al la Grafujo Kevernburg. En 1343 la vilaĝo, kune kun Ilmenau kaj la ĉirkaŭaĵoj, venditis al Hennebergio antaŭ ol vendo en 1559 de la duono al la Dinastio Witzleben. Tiu ĉi duono venis en 1660 en la manojn de la sinjoroj de Pöllnitz, dume la alia duono eksposeditis fare de Saksio-Gotao. Reformacion enkondukis oni en 1544. Ĝis tiam la vilaĝo apartenis al la episkopo de Würzburg. Poste ĝi apartenis al la ekleziaro Neuroda. En 1731 ambaŭ duonoj refandiĝis sub la manoj de la Administrejo Ilmenau; la vilaĝo turingias ekde 1920. Kiam Johann Wolfgang von Goethe vojaĝis en 1785 la vilaĝo de Wipfra li priskribis la vilaĝon havanta agrikulturon, herbarojn kaj riĉulojn kio montras ke (en komparo kun ekz. eostelbaj malliberaj kamparanoj) la situacio de la turingiaj farmistoj multe pli bonis. Normale ili posedis propran bienon estantaj liberuloj. En 1796 furoris surloke brulego. Distrikte ĝi apartenis ĝis 1952 al Landdistrikto Arnstadt, poste al Distrikto Arnstadt kaj finfine (ekde 1994) al Distrikto Ilm. Parto de Wipfratal ĝi iĝis en la 25.3.1994 estinte ĝis tiam memstara.[2] En 2019 iĝis la tuto arnstadta.[3]

Demografio redakti

jaro loghantoj sume
1804 113
1910 126
1933 126
1939 114
2004 91

Kulturo kaj vidindaĵoj redakti

 
Vogteihaus/voktejo

Vidindas kaj la kirko kaj la voktejo.

  • La kirko estas romanika halokirko el la tempo de ĉ. 1180. Eoste de ĝi estas ronda absido. La longa navo aliiĝis en la 19-a jarcento. Ĉe la orienta parto de la tegmento estas alta, ardezumita firstotureto kun tipa turingia spajro. Interne imponas la ligna volbo kun duetaĝaj galerioj ĉe tri flankoj. Ĉe la kvara estas ambonaltaro el la 18-a jarcento. La orgeno datumas el la 18-a jarcento; ĝi renoviĝis en 1934. Romanika rondaj arkoj inter la longa navo kaj la sakristio (malantaŭvande) kiel ankaŭ ĉe la sakramenta niĉo ekzistas.
  • La voktejo estas impona trabfakaĵo ĉe la centra placo. Ĝi konstruitis ĉ. en 1622 servinte unue kiel doganejo kaj eskortejo. En 1996 akiris ĝin la Fondaĵo Altara kaj komisiis ĝian renovigon. Ĉe la korta flanko estas tri renesancaj pordarkoj. La subetaĝo estas el rompitaj sthonoj kaj la supraj etaĝoj estas de turingia framskeleta konstruarto. Tie videblas t.n. bildo/figurigo de sovaĝulo (antropomorfismaĵo). Parte la ejo havas kelon kun bela barelvolbo kiu servis kiel prizono.

Ekonomio kaj trafiko redakti

Schmerfeld restis tra jarcentoj agrikulturulejo. Hodiaŭ multaj loĝantoj laboras en Ilmenau, Arnstadt kaj Stadtilm. Stratoj kondukas tra Heyda al Ilemanu, al Stadtilm tra Wipfra kaj al Arnstadt tra Reinsfeld. Busservoj estas en la direkto de Arnstadt kaj Dörnfeld (linio 355). Multaj stratoj estas iamaj fruktarbaj aleeoj (ekz. la strato al Heyda), tipaĵo en centra Turingio.

Referencoj redakti

  1. H.E.Müllerott Sagen, Fabeln und romantische Geschichten aus dem mittleren Thüringer Wald und dessen Vorland … Arnstadt 1996/1997 Thüringer Chronik-Verlag p. 168
  2. Gemeinden 1994 und ihre Veränderungen seit 1. Januar 1948 in den neuen Ländern, Verlag Metzler-Poeschel, Stuttgart, 1995, ISBN 3-8246-0321-7, eldonis: Statistisches Bundesamt
  3. Thüringer Gesetz- und Verordnungsblatt Nr. 14/2018 p. 795 ss.