Firstotureto, tegmentoturetosanktusturo[1] estas tureto sur la firsto aŭ tegmento de preĝejo, kapelo, urbodomo kaj aliaj iomete luksaj publikaj aŭ privataj domoj, en kiu pendas sonorileto.

Firstotureto sur la kirko de Sankta Katarino en Velvary (Ĉeĥujo)

Kontraste al turo, tiu ĉi elemento ne havas propran fundamenton, ĉar sidas sur tegmenta firsto. Ĝi troviĝas normale super altarejo, aŭ, precipe sur gotikaj krucformaj kirkoj, super krucejo de la ĉefa kaj orta navoj.

La sonorilon en firstotureto oni sonorigadas ekz. dum Sanctus kaj dum hostilevado. Tiu ĉi kutimo hodiaŭ nur malmultloke konservatas, pli frue tamen la sonorigado estis kutima.

Ene de firstotureto oni ofte lokas dokumentojn ligitajn al estigo de la preĝejo, kiel memoraĵon por venontaj generacioj.

Firstoturetoj komencis aperadi unuafoje en la 13-a jarcento, sur novaj preĝejoj ili ne plu estadas konstruataj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Werner. J. (2010) Konstruforumo de la jaroj 2001- 2010. en TAKE (2010) Jarkolekto de TAKE 2010, Wintzenheim/Fancio. p. 70-99