Stadthaus Arnstadt

Stadthaus Arnstadt estas la hodiaŭa nomo de la monumentprotektita ensemblo de la iama gantfabriko Möller. Ĝi troviĝas apud la Supra preĝejo en la urbokerno de Arnstadt, Germanujo. Ĝi konsistas el framskeleta domo de 1582/1697 kaj fabriko de 1903.

La Stadthaus, hotelo kaj multfunkcia kulturcentro.
La apuda iama gantfabriko.
Fontano de la Franciskana-kirko, apud la Stadthaus.

Nomo kaj funkcio redakti

En la loĝejoj de metiistoj aŭ komercistoj en mezepoka Eŭropo oni ofte ne klare distingis inter la loĝada spaco kaj la profesia. Post epoko de industria uzo la nunaj posedantoj intence revivigis tiun multfunkciaron, substrekante tion ankaŭ per la nomo de Urba domo (germane: Stadthaus): loĝi, labori, interkonatigi la vizitantojn, oferti klerigadon kaj kulturaĵojn, gastigi homojn hotele[1][2].

Arkitekturo kaj konstruhistorio redakti

Post la fajrego 1581 oni starigis sur la kelaj fundamentoj de ĉ. 150 jarojn pli malnova konstruo trabfakaĵon renesancstilan: kun granda kaj alta vestiblo kun belega kasona plafono; kun reprezenta dila ĉambro; kun flor- kaj diamantornamaĵe pentritaj plafonoj en la 1-a etaĝo. Komisiis la konstruon la bienposedanto Cuntz Friedrich. Sur la portalo de la malsuprenirejo al la kelo oni bone vidas liajn inicialojn kun la konstrujaro.

Grandstile pligrandigis la domon grafino Johanna Elisabeth en 1687 per barokstila alikonstruĵo, per pluraj keloj, per t.n. nobla etaĝo, kie oni prefere restadis (france: bel étage, itale: Piano nobile). Krome ŝi farigis grandegan kuirejon[3]. Johanna Elisabeth estis la fratino de princo Anton Günther la 2-a kaj bofratino de Auguste Dorothea, kiu kreis la pupan mondon de Mon plaisir. Kune kun ŝi, ŝi subtenis en 1705 la esploriston, pentriston kaj kuprogravuriston August Johann Rösel von Rosenhof.

La trabfakaĵo estas sur ĉiuj etaĝoj, ankaŭ teretaĝe. Ĝis 1938 la tuta domo estis krude stukita, kio bone videblas sur bildkartoj [4].

La inter 1903 kaj 1905 konstruita fabrikadejo same estas trietaĝa, tamen multe pli alta ol la framskeleta domo; tie la teretaĝo kaj la unua etaĝo estas el ŝtono. Necesis konstrui uzineton por ŝtancado kaj kudrado, ĉar la spaco aliloke jam ne sufiĉis. Pro la pezo de la aparatoj ĉe la 1-a etaĝo oni enkonstruis aparte fortikan plafonon kun paralelaj traboj teretaĝe.

La gabloj rigardantaj al la placo estis rondaj kun stuko farita laŭ la Stilo de 1900. Dum la restaŭrado en 1938 ĝi estis forigita ĉar la nazioj tute ne ŝatis tiaĵojn. En la urba arkivo konserviĝas letero de la tiutempa urbestro Hans Huhn sincere dankanta la posedanton pro la forigo. Ĉar tio estus favora al la kultura bonfaro de la germana popolo!

Defio restaŭrada por nova funkciigo redakti

Ĝis 1990 la konstruaĵo estis fabriko. Post 15 jaroj da neutiligo oni malkonstruis kelkajn alikonstruaĵojn de la 20-a jc en 2005/06. Ĝis 2008/2013 privatuloj multekoste kaj precizece restaŭrigis ambaŭ konstruaĵojn. La industria superkonstruado kaj la longjara neuzo kaŭzis multajn statikajn malfacilaĵojn. Malgraŭ ĉio ĉi oni sukcesis rekonstrui la tuton, konservante la ankoraŭ ekzistantan konstrusubstancon. Konsekvence oni preferis la uzon de tradiciaj materialoj kiel ligno, fragmito, argilo, kalko kaj lineolaj koloroj. Pro tio, jam en 2007 estis aljuĝitaj al kelkaj metiistoj premioj fare de la Deutsche Stiftung Denkmalschutz kaj fare de la Zentralverband des Deutschen Handwerks[5]. En 2014 la posedantoj ricevis la renomitan Turingian premion pri monumentprotekdado (Thüringer Denkmalschutzpreis). [6]

Gravaj posedantoj kaj multfunkcia utiligo redakti

De la mezo de la 1630-aj jaroj ĝis sia morto en 1643 Burkhard(t) Röhl posedis la domon [7]. Laŭprofesie li estis kalkpoluristo, kiel oni laŭkutime nomis tiam la stukistojn. Pluse li dungiĝis kiel skulptisto kaj arkitekto ĉe la grafa kortego. Dum la Tridekjara milito li faris la ambonon, la baptujon kaj la altaron en la apuda franciskana preĝejo en stilo manierisma. Krome nombriĝas al liaj verkoj la stukaĵoj en la unua etaĝo de la Haus zum Palmbaum kaj la plafonoj en la kastelo en Sondershausen. Sekvis de 1697 la jam menciita grafino Johanna Elisabeth. Post ŝia morto estis ekde 1720 la superintendanto Johann Christoph Olearius loĝanto en la domo. Li famis ankaŭ kiel teologo, historiisto kaj numismatikisto[8]. Li verkis multajn faklibrojn, inter ili la urban kronikon Historia Arnstadtiensis[9]. Li estis predikisto ĉe la Bach-kirko, dume Johann Sebastian Bach estis orgenisto samloke. Kolektanta raraĵojn de ĉia ajn speco li inspiriĝis per la koncepto de barokaj kuriozaĵkabinetoj. Alia fanatikulo numismatika estis la grafo Anton Günther la 2-a. Lia kolekto numismatika troviĝas hodiaŭ en Dresdeno. Lia kolekto da unuaj eldonoj de luteraĵoj neniam forlasis Arnstadt kaj estas konservita en la arkivo de la Franciskana preĝejo.

Al lia filo Johann Christian Olearius donitis la konstruaĵo kun la adreso Pfarrhof nr 1. Li dediĉis sin verve al la patra biblioteko kaj presigis katalogon de la registritaj libroj[10].

Ekde 1822 la konstruaĵo estis lernejo por knabinoj. Ankaŭ membroj de la Sparkasse, la unua ŝparsocieto en la urbo, renkontiĝis tie ĉi[11]. De 1870-1990 la domo estis produktejo de la gantofaristoj Möller, kies entrepreno fonditis en 1864.

Ekde 2008 okazas en la Stadthaus koncertoj, prelegoj kaj ekspozicioj. Ekde 2011 ĝi pretas por aranĝoj de la ĉiujara Bach-somero sub la artista gvidado de Joshua Rifkin[12].

 
La sidejo de la superintendanto.

Superintendantejo redakti

Diagonale transe la la Stadthaus troviĝas la superintendantejo (Pfarrhof nr. 10). Ĝi estas trabfakaĵo de la dua duono de la 16-a jc. super masivega teretaĝo. En 1689 oni parte fordonis la andreajn krucojn de la fenestra sojlo.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Subnotoj redakti

  1. Thüringer Ministerium für Bau, Landesentwicklung und Verkehr – Arnstadt
  2. Kulturvolles Wohnen im 440 Jahre alten Stadthaus Arnstadt – Thüringer Allgemeine[rompita ligilo]
  3. Aus der Vergangenheit von Arnstadt und Umgebung – Heft 17; Thüringer Geschichtsverein Arnstadt e. V. 2007
  4. Reinhard Pahl, Reinhard Specht, Peter Unger, Arnstadt: Ein Bild-Postkartenlexikon, 2004
  5. Denkmalpflege – News – architekten24.de[rompita ligilo]
  6. Listo de la aljuĝitaj premioj en 2014.
  7. Aus der Vergangenheit von Arnstadt und Umgebung – Heft 17; Thüringer Geschichtsverein Arnstadt e.V. 2007
  8. Aus der Vergangenheit von Arnstadt und Umgebung – Heft 17; Thüringer Geschichtsverein Arnstadt e. V. 2007
  9. Historia Arnstadtiensis, Historie der altberühmten Schwarzburgischen Residenz Arnstadt, nach den vornehmsten historischen requisitis [Nachforschungen] und Umständen in zwei Teilen kürzlich eingerichtet, verlegt in Jena bei Johann Bielcke, gedruckt in Arnstadt bei Nicolaus Bachmann, 1701
  10. Johann Christian Olearius, Kurtze doch hinlängliche Nachricht von der öffentlichen Kirchen-Bibliothek in Arnstadt, derselben Stiftung, Fortsetzung und Erneuerung auch ihren gegenwärtigen Zustand betreffend, nebst den Verzeichniss der Bücher, so darinne befindlich, 1746
  11. Unger Peter, Ziegenhardt Andrea, 175 Jahre Sparkasse in Arnstadt, 2000, ISBN 3000059245
  12. Attraktive Alte Musik zum Bach-Sommer in Arnstadt – Thüringer Allgemeine. Arkivita el la originalo je 2017-01-27. Alirita 2013-09-15.