Andrea kruco
diagonala kruco; heraldika simbolo
La andrea kruco (latine nomata crux decussata) estas kruco kun du diagonalaj, kruciĝantaj traboj, en la formo de la latina litero X aŭ la greka litero Ĥio (χ).
![]() |
La nomo aludas al la kristana legendo, laŭ kiu la kristana apostolo Andreo estis mortigita per krucumo pere de tia kruco. La diagonala kruco fariĝis la simbolo de la sanktulo kaj iĝis ŝatata simbola elemento en multaj blazonoj kaj flagoj.
Kiel trafiksigno ĝi avertas pri danĝero ĉe pasejoj de fervojaj reloj sen barilo.
Bilda galerietoRedakti
Konstruado: andrea kruco en mezepoka trabfakaĵo Ĥemio: andrea kruco kiel signo de danĝero Nacia kaj politika simbolo: jen la simbolo de Karlismo Andrea kruco en la flago de Britio, nomata "Union Jack" En la flago de Ĵersejo Trafiksigno: pasejo de fervojaj reloj sen barilo kun andrea kruco