Mon plaisir

Viandistino kun almozulino
Sakŝalmisto
Barelfaristo kun submajstro
Profesia vingustumado en la kortega vinkelo
Laŭtvoĉa proklamisto ĉe budo

Mon plaisir, ene de la Kastela muzeo en Arnstadt estas kolekto de miniaturaj pupoj. Kun ĝiaj 82 scenoj kun totale 391 figuroj la kolekto estas la plej granda en la mondo de tiu ĝenro.

PriskriboRedakti

Mon plaisir (tradukite: mia plezuro) nomis dukino Auguste Dorothea von Braunschweig-Wolfenbüttel sian kreitaĵon: veran pupurbon kiu laŭ grandeco kaj kompleteco longe venkis similajn kolektojn en Nürnberg, Amsterdam, Utrecht, Frankfurt am Main aŭ Londono. Krome ĝi vivigas historion: krom la kortega vivo ĝi montras la ĉiutagan vivon de ĉiuj socialaj klasoj. Oni rigardas ekz. la diversajn metiojn kun iliaj instrumentoj: lignaĵistojn, lignotornistojn, teksistojn, barelfaristojn, buĉistojn k.a. Kortege komplementaj al tio estas la profesioj de tajloro, frizisto, vinkelisto. Sur la jarfoiro oni renkontis grandan gamon da okupoj: de vakskandelfaristo, akrigisto de tranĉiloj, de komercantoj de ĉiaj ajn varoj. Burĝaj virinoj dume trabutikumas la standojn kaj budojn kaj trupo da aktoroj komediaj memkompreneble ankaŭ ĉeestas. Apoteko, kortega teatro, kamparanaj domoj formas la kolekton kaj ne forgesotas la granda nombro da scenoj ludantaj ĉe kaj ĉirkaŭ la kortego.

HistorioRedakti

Fariĝis la pupoj ĉefe ĉe la princina plezurkastelo Augustenburg proksime de Arnstadt inter 1700 kaj 1708/10. Auguste Dorothea, filino de duko Anton Ulrich von Braunschweig-Wolfenbüttel kaj edzino de la grafo (ekde 1697 princo) Anton Günther la 2-a de Schwarzburg-Arnstadt dediĉis sin al sia kolektemo en la soleca kastelo. La kolektoj konsistas krom la pupoj el porcelanaĵoj, pentraĵoj, juveloj kaj aliaj metilaboraĵoj. Oni scias ke la princino terure enŝuldiĝis, ne laste pro la multekosta pupa kolekto. Multaj rimarkoj pri la ŝuldŝarĝoj de la "dukino de Augustenburg" (tiel ŝi kutimiĝis nomi sin mem) ekzistas: i.a. pri 600 taleroj prunteprentitaj en 1707 de la erfurtaj ursulaninoj. Tio verŝajne igis Dorotha farigi kelkajn scenojn pri la monaĥineja vivo.

En 1715 la princino konvertiĝis al katolikismo kaj tuj poste ŝia edzo permesis al ŝi kaj al ŝiaj servistinoj partopreni katolikajn mesojn en ŝia kastelo. En 1751 ŝi estis enterigita en la kirko de la ursulaninoj en Erfurto.

Genezo de la pupa mondoRedakti

Kvankam la plejmulto de la pupoj iĝis ĉe la kastelo Augustenburg, komencoj eble jam fariĝis dum la restado de la princino ĉe la rezideja kastelo Neideck en Arnstadt. Fakturo je 24 taleroj "por pupaĵoj" kaj alia je 6 groŝoj (aĉetitaĵoj dum la lepsika paska foiro de 1697) ŝajne estas en tiu kunteksto. La jaroj skribitaj sur la objektoj mem estas de 1704-51, el kiuj kelkaj kun datoj tute aliaj ŝajne portas nurajn fantaziajn datojn. Stilkriterioj kaj esploroj modernaj pri origino kaj fabrikado apogas la teorion, ke la ĉefa produktadtempo estis la 1720-aj kaj 1730-aj jaroj kun regulaj kompletigoj ĝis la morto de la princino en 1751. La ornamaĵoj tipas por la aranĝostiloj de la Régence-epoko. Miniatura meblaro barokstila estas komplementa al la ĝenerala bildo. Rokajloj, signo por la alproksimiĝinta periodo de rokoko, tute ne troviĝas. Multaj ceramikaĵoj miniaturaj fariĝis en la fajenca fabriko de Dorotheenthal. Tiu manufakturo fonditis en 1715 tre proksime al la kastelo Augustenburg.

Krom la jam menciitaj aferoj amaso da aliaj miniaturaj objektoj devis esti faritaj por doni aŭtentikan bildon de la tiama vivo en turingia rezideja urbeto - doni ĝuste tian efikon la princino nome intencis. La nombro de dungitaj anonimaj metiistoj, kiuj laŭ komisio de la princino laboris por Mon plaisir, ne estas konata. Kelkaj neklaraj asertoj kaŝparoletis pri dungo de ŝia servistaro, aparte de la servistinoj. Novaj reserĉoj montris ke erfurtaj ursulaninoj ankaŭ kunlaboris pli-malpli libervole.

Ne estas klare, kiu faris la arte altkvalitajn kapojn de la pupoj: ili estis faritaj de abelvakso kun diversaj ingrediencoj; kelkaj sendube portretas vivintajn homojn.

En 1765 la kastelo Augustenburg vendiĝis por malkonstruo. La kolekto venis al la orfejo kaj fariĝis parto de kabineto de raraĵoj: ĝin povis viziti interesiĝantoj kontraŭ mondono. Malkresko da vizitantoj, malbona starigo kaj malatenta prizorgo decidigis la princinon Marie von Schwarzenburg-Sondershausen translokigi la kolekton en 1881 en la Novan palacon. De tio la kolekto jam en 1892 denove forvojaĝis al la kastelo en Gehren, kie ĝi montriĝis en du ĉambregoj en la dua etaĝo. Laŭ leĝo de 1919 la kolekto ekapartenis ekde 1930 al la Kastela muzeo de Arnstadt. Tie ĝi estis inaŭgurita kaj montrita unuafoje en la 24-a de majo 1931 al la publiko kaj restas ĝis hodiaŭ unu el la plej grandaj muzeaj juveloj de Turingio. Vizito de tia pupa mondo simple ne estas forgesebla.

Vidu ankaŭRedakti

LiteraturoRedakti

  • Matthias Klein kaj Carola Müller Die Puppenstadt im Schlossmuseum zu Arnstadt (kun resumo en la angla), 3-a eldono, Königstein i. Ts. 1999 (= Die Blauen Bücher). ISBN 3-7845-1172-4
  • Christian August Vulpius: Das merkwürdige Puppen-Kabinet zu Monplaisir, innerhalb Arnstadt, in: Curiositäten der physisch- literarisch- artistisch- historischen Vor- und Mitwelt. Achter Band. Weimar, 1820, p. 426–433 (Surreten skanita.)

Eksteraj ligilojRedakti