Franz Wilhelm Emil EINERT (naskiĝinta la 5-an de julio 1826 en Keula, mortinta la 13-an de februaro 1896 en Arnstadt) estis germana historiisto.

Emil Einert
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1826 (1826-07-05)
Morto 13-an de februaro 1896 (1896-02-13) (69-jaraĝa)
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Vivo kaj instruista tempo redakti

La filo de justickonsilisto frekventis la gimnazion en Sondershausen gis 1846 kaj studis teologion kaj filologion en Jena kaj Tübingen. En 1850 li iĝis instruisto ĉe la mezlernejo de Sondershausen kaj predikado-kandidato, malantaŭe privata instruisto kaj de post 1851 instruisto pri historio, geografio, germana lingvo kaj religio ĉe la gimnazio de Arnstadt. En 1860 li nomumitis supra instruisto (Oberlehrer) kaj en 1868 profesoro. En la jaro 1880 li edziĝis al Marie, nask. Ziegler kaj ekloĝis en la Marlitt-strato nr. 1. En 1881 li devis retiriĝi pro orela malsano.

Kariero kiel publika historiisto redakti

La saman jaron li komencis, laŭ komisio de ĉefurbestro Julius Hülsemann, trarigardi kune kun Hermann Schmidt la dosierojn urbajn en la urbodomo de Arnstadt: ĉar arkivkonsilisto Carl August Burkhardt de Weimar intencis verki libron pri dokumentoj de Arnstadt. Einert dediĉis sin al la fondo de la urbo-arkivo, estis fondomembro de la Muzea asocio de Arnstadt kaj verkis plurajn kulturhistoriajn eseojn, precipe pri la historio de la urbo. Li publikigis siajn esplororezultojn en la fakgazetoj Zeitschrift des Vereins für Thüringische Geschichte und Altertumskunde Jena kaj Arnstädter Nachrichts- und Intelligenzblatt.

Artikoloj (elekto) redakti

  • Johann Jägeraus Dornheim, ein Jugendfreund Luthers, Jena 1883
  • Der große Brand zu Arnstadt 1581, Jena 1884
  • Arnstadt in den Zeiten des Dreißigjährigen Krieges, jena 1887, 1889 kaj 1891
  • Aus den Papieren eines Rathauses, Arnstadt 1892
  • Ein Thüringer Landpfarrer im 30jährigen Kriege, 1893
  • "Aus Schloß Neidecks Vergangenheit", en: Alt-Arnstadt 1/1901, p. 23-34

Literaturo redakti

  • Becker, Jörg (eld.): Historische Grabstätten auf dem Neuen Friedhof Arnstadt, Eldonejo de la Verein Stadtgeschichte, Arnstadt 2009, p. 20