Paul Hans Albrecht

Paul Hans ALBRECHT (naskiĝinta je la 27-a de julio 1894 en Frankfurt am Main, mortinta je la 22-a de julio 1955 en Arnstadt) estis muzeisto, arkivisto kaj fakulo pri regiona historio.

Paul Hans Albrecht
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1894 (1894-07-27)
Morto 22-an de julio 1955 (1955-07-22) (60-jaraĝa)
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Agado en Arnstadt redakti

Li helpis nove ordigi la enhavaĵojn de la muzea biblioteko kaj konservi la multvalorajn kolektojn de la Kastela muzeo. En 1937 li ekdeĵoris ĉe la urbo, ekde 1949 li estis gvidanto de la Muzeo pri regiona historio en Arnstadt.

De 1945-49 li laboris ĉe la urba arkivo kaj havis longjarajn okupojn en la kadro de la protektado de naturo kaj monumentoj. Li gvidis multajn migradojn kaj engaĝiĝis en la esploroj pri Johann Sebastian Bach kaj lia restado en Arnstadt.

Li verkis plurajn artikolojn temorilatajn (ekz. en la gazeto Arnstädter Anzeiger); lia loĝejo estis en Am Kupferrasen nr. 2.

Verkoj redakti

  • "Die Bürgeraufnahmen von 1565 bis 1582", en: Alt-Arnstadt 12/1939, p. 39-45
  • "Nachruf Dr. Bernhard Grosse", en: Alt-Arnstadt 12/1939, p. 125-127
  • "Die Bachhäuser und die Bachgedächtnisstätte in Arnstadt", en: Johann Sebastian Bach und seine Verwandten in Arnstadt. Ein Arnstädter Bachbuch, Arnstadt 1950, p. 124-133
  • "Arnstädter Komponisten des 18. und 19. Jahrhunderts", en: Arnstädter Kulturbote, H. April 1954), p. 9-10

Fonto redakti

Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 179.