Tanista domo (Arnstadt)

La Tanista domo de Arnstadt (germane: Gerberhaus) estas faktrabaĵa juvelo en la centro de Arnstadt (Längwitzer Straße 3).

Bela ekzemplo de framskeleta domo.

Historio redakti

Restaŭradlaboroj de 2010-12 remontris la belecon de la bieno, kiu en la kuro de historio estis muelejo, farbejo kaj limonadfabriko. Oni faris grandstilajn riparojn kaj sukcesis rehavigi la framskeletaĵojn de la malantaŭa domo en ĝia tuta beleco.

Konsistas la tuto el la antaŭa domo, el flanka alo kun pergolo ĝis la interna korto kaj el transepto. La antaŭdomo (loĝejo; vendejo) estas el la 1752-a jaro. La konstrudaton de la korta konstruaĵo eblas scii danke al enskribo de ĉe la ekstera vando (1626).

Likvorfabrikado en Arnstadt redakti

Kvazaŭ forgesita metia ĉapitro de Arnstadt estas la produktado de likvoroj (ekz. de Echter Aromatique). Leteroj kaj fakturoj de kolektinto de regionaj historiaĵoj dokumentas ke la limonadfaranto Ernst Gewalt anoncis la planitan ekkomercadon per likvoro kaj eferveska limonado en la 31-a de marto 1905. Ekde la 31-a de majo 1905 li ekrajtis mem fari likvoraĵojn. La entrepreno nomiĝis komence Aromatique-Fabrik, poste Aromatique- und Mineralwasser-Fabrik. Nur en la 1946-a jaro ĉesis tia produktado; ĝis nun videblas restoj de tio surloke.

Eksteraj ligiloj redakti