Emil-Petri-lernejo

La EMIL-PETRI-LERNEJO troviĝas en diversaj lokoj en la turingia urbo Arnstadt. Ĝi portas la nomon de la granda bonfaranto kaj konsistoria konsilisto Emil Petri.

La mezlerneja komplekso.
Sporthalo de la lernejo, tuj apude.

Historio de la nuna lernejo redakti

Ĝi evoluiĝis el iama ŝtata speciala lernejo por fizike handikapitoj (fondita en 1905) ene de la komplekso de la Marienstift kaj el posta subtena lernejo por infanoj kun malkapabloj (ekde 1991). Kiel moderna lerneja centro ĝi ampleksas tiam ĉi bazlernejon laŭ Montessora pedagogio, integrigan kaj subtenan mezlernejon kaj metilernejon.

Ĝenerala strukturo redakti

Kursaro estas farita por ĉiuj aĝogrupoj laŭ ĉiuj edukaj programoj kun la escepto de gimnazia nivelo. Vizitas la lernejon lernantoj kun kaj sen alikapableco. Laŭeble, oni instruas ilin kune. Ĉiuj finaj ekzamenoj de la turingia instruadpejzaĝo povas esti akiritaj krom la abiturienta ekzameno. Alternas klasoj kun integriga fokuso kaj klasoj kun fokuso je fina ekzameno, same klasoj kun samaĝuloj kaj klasoj kun aĝe miksita klientaro. Por ĉiuj memkompreneblas tuttago prizorgado.

Nombroj de lernejanoj kaj instruadmetodoj redakti

La nombroj de lernantoj altiĝis senĉese ekde 1990. Nuntempe pli ol 450 gelernantoj ofte paralele de du instruistoj respektive fakuloj de speciala pedagogio instruiĝas. Disponeblas pluse granda gamo de akompanantaj lecionoj aŭ terapioj. Profesia medicina prizorgo por infanoj kun malkapabloj fizikaj estas atingita danke al la porinfana ortopedia sekcio de la apuda malsanulejo. Se ĉiutaga transporto de infanoj, kiuj de tio dependas, ne fareblas, estas je dispono lokoj en propra lerneja hejmo.

Ofertoj detale redakti

  • Grupoj en preparaj lernejo (antaŭlernejo).
  • Bazlernejo, kie eblas etendi la du unuajn klasojn je tri jaroj en kazo de unuopula bezono.
  • Klasoj de la ŝtupo de baza mezlernejo kun la respektivaj finaj ekzamenoj depende de la individua povo (Hauptschule; qualifizierende Hauptschule; Realschule).
  • Klasoj por uloj kun lernad-malkapabloj.
  • Klasoj sur ĉiuj gradoj por uloj kun mensa difekto.
  • Klasoj preparantaj la ekdeĵoron sur la kampoj de lignoprilaborado kaj metalindustrio. Similaj kursoj por tekstila prilaborado kaj vestarofarado estas en preparo.
  • Ekde aŭtuno 2014 komenciĝos la gimnazia branĉo kun ebleco trapasi la abiturientan ekzamenon [1].

Esperanto-instruado redakti

Ĉe la lernejo eblis - dum 2012/13 - ellerni en nedevigaj fakrondoj la Lingvon Internacian. Pro la speciala lernadsituacio en grupoj estantaj ege maluniformaj, daŭre evoluiĝi devis propraj novstilaj instrumetodoj. Ili plejparte rezignis pri lernolibroj. Evidentiĝis ke Esperanto ĉe tiaj lernejoj feliĉe kontribuas al pli profunda kompreno de gramatikaĵoj kaj al la evoluo de lingvistika instinkto.

Historio de la ejoj redakti

  • porknabina lernejo konstruitis sur grundoj de Julius Hülsemann, aĉetitaj de la urbo den 1887; meto de la fundamenta ŝtono en la 6-a de majo 1891; arkitekturaj planoj de Johannes Roggenkamp, farado kaj konstruestrado far Karl Hoy; rezulto estas trietaĝa, modernega lernejo kun 21 grandaj kaj helaj klasĉambroj, modernega hejtilsistemo, bansekcio kaj gimnastika halo; inaŭguro en la 11-a de oktobro 1892
  • 1905: konstruo de nova sporthalo
  • 1940-45: uzo kiel flanka lazareto
  • 1945/46: sovetia porsoldata lazareto
  • 1947-49: sovetia komandantejo
  • redono al la urbo; la nova lernejo nomiĝas Schule der Nationalen Front (POS I), pro la helpo de la Nacia fronto rehavigi la en 1939 forigitan meblaron
  • 1986: nova nomo Erich-Correns-Oberschule okaze de la 90-a datreveno naskiĝtaga de la unua prezidanto de la Nacia konsilio de la Nacia fronto
  • ekde 1991: parto de la ŝtata Neideck-gimnazio (klasŝtupoj 5-9)[2]

Subnotoj redakti

  1. Artikolo anoncinta la decidon trapasigi la lernantojn la abiturientan ekzamenon ankaŭ ĉe tiu ĉi lernantare specialigita lernejo.[rompita ligilo]
  2. Superrigardo pri la antaŭa uzo troviĝas ĉe: Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.), Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 344-345.

Eksteraj ligiloj redakti