Emil Petri (teologo)

Emil Georg Christian PETRI (naskiĝis la 4-an de septembro 1850 en Linden apud Hanovro, mortis la 18-an de junio 1929 en Arnstadt) estis germana teologo kaj pastoro evangelia.

La tombo de Petri en Arnstadt.
Portreto de Petri, en la Emil-Petri-lernejo en Arnstadt

Vivo redakti

Estante filo de la pastoro Moritz Petri, li studis post la lernejaj jaroj en Holzminden ĉe la universitatoj de Lepsiko kaj Göttingen teologion. Li edziĝis al Anne Marie Friederike (fraŭlina nomo: Bach).

Post la fino de la studoj fariĝis lia unua paroĥestra posteno la komunumo Wollershausen. En 1881 li estis helpanimzorganto de la konvento Luisenstift en Niederlößnitz kaj en 1884 societa animzorganto de la societo Evangelischer Verein der Inneren Mission en Hanovro.

Li eldonigis la Evangelian Dimanĉan Gazeton (Evangelisches Sonntagsblatt) kaj fondis la Anna-konventon en Hanovro. En 1891 li estis nomita superintendanto en Zellerfeld. En 1897 li vizitis la germanajn evangeliajn komunumojn en Suda Afriko.

Agado en Arnstadt redakti

En la 1902-a jaro li estis enkondukita kiel superintendanto en Arnstadt. Per la helpo de ŝia princina moŝto Mario de Schwarzburg-Sondershausen li fondis la karitatan Marienstift-institucion estrotan de li ĝis la morto kiel pastoro kaj spirita gvidanto. Li tre frue eltrovis la gravecon de edukado lerneja por handikapitaj infanoj kaj junuloj kaj realigis planojn de ilia trejnado.

Honorigoj redakti

Petri estis membro de la Princina Eklezia Konsilio (germane: Fürstlicher Kirchenrat) kaj de la Turingia Eklezia Konferenco (germane: Thüringer Kirchliche Konferenz). En la 1908-a jaro la Universitato de Göttingen donis al li honorigan doktoran titolon. Hodiaŭ la Emil-Petri-lernejo en Arnstadt portas lian nomon.

Literaturo redakti

  • Becker, Jörg (eld.): Historische Grabstätten auf dem Neuen Friedhof Arnstadt, Eldonejo de la Verein Stadtgeschichte, Arnstadt 2009, p. 57