La Ŝtono de la kantistoj (germane: Sängerstein) estis starigita en Arnstadt al la memoro de la Turingia kantista konkurso de 1854. Tiam ĉeestis ankaŭ Ludwig Bechstein kiu havis multajn ligojn kun Arnstadt.

Memorŝtono kun birda horloĝo maldekstre.

Sur la monumento legeblas la enskribo Den Sängern Thüringens gewidmeter Platz (tradukite: Loko dediĉita al la kantistoj turingiaj): Ĝi troviĝas ĉe loko paca meze en la arbaro Walpurger Holz, ne malproksime de la eksa Abatejo de Sankta Valpurgo. Sur la placo troviĝas benko kaj tabulo kun birda horloĝo, kiu informas pri la vekiĝkutimoj de la diversaj birdospecoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Foto kaj etinformo sur turisma retpaĝo. Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine