Papermuelejo de Arnstadt

La Papermuelejo (germane: Papiermühle) estas belega framskeleta domo en la urbocentro de Arnstadt, Germanujo.

La iama loĝdomo de la papermuelisto en Arnstadt; fone la Mario-kirko.
la muelejo sur malnova lignogravuraĵo

Historio redakti

Norde de la kirko Nia kara Sinjorino troviĝas la loĝdomo de la iama papermuelejo. La muelejo mem troviĝis en okcidentaj ejoj apudaj al la loĝdomo. Antaŭe estis tie ĉi en 1325 unuafoje menciita grenmuelejo de la benediktaninoj.

La alikonstruo al papermuelejo estis nur en 1585: ĝi funkciis ĝis 1859. Tiam la kadukaj atelieroj malkonstruitis kaj anstataŭigitis per lanŝpinejo. En 1882 oni instalis en ankoraŭ funkcianta flanka alo vaporgrandlavejon kaj naĝejon.

Priskribo redakti

La por la paperfaristo Joachim Keyser en 1633 konstruita loĝdomo estas mallarĝa konstruaĵo kun fortimpresa trabfakaĵo situante inter du stratoj. La gabla muro estas la pitoreska parto de la domo en la direkto de Unterer Markt. Sur masiva teretaĝo el rompitaj ŝtonegoj sidas du elegantaj supraj etaĝoj kiuj iomente antaŭen pendas; sekvas duetaĝa gablotegmento kun pinta subtegmento. Per klare profilita trabfakaĵo tri libere starantaj domfasadoj (kun orielo norde) bone disdividiĝas. La fenestraj sojloj de ĉiuj etaĝoj havas la motivon de la t.n. Thüringer Leiter, en 1730 oni orname pentris la tuton.

La portalo havas renesancajn formojn kaj datumas verŝajne nur el la fino de la 18-a jc. Ekde 1995 iĝis grandstilaj restaŭradlaboroj kaj alikonstruadoj je loĝejoj kaj metiejoj.

Literaturo redakti

  • Aus der Geschichte der alten Papiermühle an der Liebfrauenkirche zu Arnstadt (=Sonderdruck aus: Arnstädter Anzeiger, Jahrgang 39; 1930, 5.1., Nr. 2; 19.1., Nr. 16; 2.3., Nr. 52; 13.4, Nr 88)
  • Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 386