Akvoturo de Arnstadt
La Akvoturo de Arnstadt (germane Wasserturm) estas impona konstruaĵo surmontete en Arnstadt (adreso: Am Wasserturm nr. 1).
Akvoturo de Arnstadt | |||
---|---|---|---|
arkitektura strukturo akvoturo | |||
Adreso | |||
Lando | Germanio | ||
Situo | Arnstadt | ||
Situo | |||
Geografia situo | 50° 50′ 25″ N, 10° 56′ 31″ O (mapo)50.84038888888910.941888888889Koordinatoj: 50° 50′ 25″ N, 10° 56′ 31″ O (mapo) | ||
| |||
Historio
redaktiDum la 1920-aj jaroj estis kreskinta akvobezono en la urbo, ĉefe la somerajn monatojn, kio necesigis la konstruon de moderna akvoturo por plibonigo de la provizado akva. En 1925 la urba konsilantaro decidis konstrui tian turon sur la monteto Arnsberg. En decembro 1926 ekfunkciis la turo konstruita de la firmao Lotz & Gerhard. Tiutempe estis urbestro la sagaca politikisto Harald Bielfeld.
Priskribo
redaktiLa akvopelvegon el forĝita fero faris la firmao F. Neumann (Eschweiler). La turo havas altecon de 27,5 m kaj diametron maksimuman de 17 m.
En la turokapo estis akvopelvego kun enhavokapacito de 1.000 kubaj metroj. Ties fundo estas 13,2 m super la altebenaĵo de Arnsberg, la maksimuma akvonivelo 19,8 m (nuntempe transformite en loĝejojn).
Interna helica ŝtuparo kondukas onin al belvidan platformon.
La eleganta tuto faras la turon dokumenton de ekspresionisma arkitekturo. Ekde 1972 komenciĝis restaŭradlaboroj kaj forigo de la damaĝoj de la Dua mondmilito. La kupolon oni tegmentis per aluminia folio kaj farbis la turon per ruĝa koloro. Nuntempe troviĝas loĝejoj en la akvoturo.
Oni ne konfuzu tiun ĉi grandan akvoturon kun la akvotureto ĉe la ĉefa stacidomo.
Literaturo
redakti- Andrea Ziegenhardt: "Vor 70 Jahren - Bau des Wasserturms auf dem Arnsberg", en : Aus der Vergangenheit von Arnstadt und Umgebung, 6/1996, p. 45-46.
- Architekturführer Thüringen - Vom Bauhaus bis zum Jahr 2000, Weimar 2000, p. 299.
Fonto
redaktiAndrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 459.
Eksteraj ligiloj
redakti- Helmut Karl Abendroth: "Wohnen im Arnstadter Wasserturm", TA, 10.9.2011
- Jana Scheiding: "Leben im Guglhupf: Im ehemaligen Wasserturm kann man jetzt wohnen und die Aussicht auf die Stadt genießen" Arkivigite je 2022-10-01 per la retarkivo Wayback Machine, Mein Anzeiger, 24.4.2013