Stadtbrauerei Arnstadt

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Stadtbrauerei Arnstadt estas modernega bierfarejo kun malnova tradicio situante oriente de la urbocentro de Arnstadt, Germanujo.

Stadtbrauerei Arnstadt
bierfarejo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Lando Germanio
vdr
La ĉefa ejo.
Emblemo de Stadtbrauerei.
Urba spektakla halo malantaŭ la bierfarejo.

Biero en Arnstadt redakti

La unua mencio pri bierfarado en Arnstadt estis en 1404 sur fakturo de la benediktaninoj de la Supra monaĥejo. Jam 22 jarojn poste estis dokumentite pri 11 homoj kun rajto je bierfarado.

Post la akiro de la unua urba bierfarejo en 1438 tiu metio senbride kreskis. En la 17-a jc oni nombris ne malpli ol 130 bierfarejoj-gastejoj kun la rajto de enverŝado. La produktato de tritika biero - kiun laŭdire inventis urbestro Nicolas Fischer en la 1617-a jaro - igis Arnstadt bierfarada centro en Meza Germanujo.

Unuiĝintaj bierfarejoj kaj modernigo redakti

Per la unuiĝo de bierfarejo-gastejoj estiĝis en la 1866-a jaro la Bierfarejo Felsenkeller ekzakte tie, kie nun estas Stadtbrauerei. Ĝis 1992 do faritis la bongustaj Felsenkeller- bieroj, kiujn ŝatis ne nur la arnstadt-anoj.

Post ampleksaj renogivoj oni remalfermis en 1997 la bierfarejon en Arnstadt. Ekde tiam faritis i.a. nefiltrataj bieroj laŭ tradicioj metiaj. Por la bierfarado oni uzas bonegan akvon el propra fonto. Nuntempe faratas jenaj kvin bierspecoj: Arnstädter UrStoff, Arnstädter UrTyp, Arnstädter UrBock, Arnstädter Schwarzbier (ne en boteloj havebla), Arnstädter UrWeizen.

La domo redakti

Sur la moderna komplekso troviĝas krom la bierfarejo ankaŭ moderna hotelo kaj restoracio. Eblas partopreni rondgvidadon kaj admiri la historiajn bierkaldronojn. Malantaŭ la bierfarejo troviĝas la Urba halo (Stadthalle).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti