Bierfarejo Bahlsen

La eksa bierfarejo Otto Bahlsen: bone ankoraŭ videblas la inicialoj.
Etĝardenaro sur terenoj ceditaj de la firmao Bahlsen

La Bierfarejo Bahlsen estis fabriko en Arnstadt.

HistorioRedakti

La bierfarejo fonditis en la 21.9.1877 fare de Otto Bahlsen, kiu estis transpreninta la Unbahaun'schse Brauerei situanta Vor dem Riedtore nr 9/11. Ĝi estas la ununura industria ejo en Arnstadt konstruita en la secesistilo. Ekde 1887 ĝi nomitis Hofbrauhaus / Kortega bierfarejo.

En 1892 malfermitis botelbiervendejo urbokerne ĉe Holzmarkt nr 5 kaj en juli 1894 instalitis elektrika lumo - 5 grandaj arklampoj, ĉ. 160 inkandeskaj lampoj en la atelieroj, paralele munto de diversaj elektrikaj motoroj en la uzino - fare de la [[Erfurto|erfurta] teknikisto Richard Hegelmann. Puto estante profunda 21,5 metrojn garantiis la provizadon akvan.

Post la morto de la firmafondintoRedakti

Post la morto de Otto Bahlsen en la 23.6.1899 lia vidvino Helene Bahlsen (fraŭlina nomo: Unbehaun) ekestris la firmaon. En 1904 starigitis modernaj maŝinoj faritaj ĉe Rud. Ley Maŝinfabriko kaj samjare akiritis la konkurenca Schwanbrauerei en Ranke-strato: ties estro fariĝis prokuristo ĉe Bahlsen post la transpreno.

En 1909 komencitis por la dungitoj la aranĝo de etĝardenaro disde Ichtershäuser-strato ĝis Mühl-vojo, por kio la firmao metis je dispono grandampleksan grundon. En la 2.10.1911 fonditis la akcia kompanio Hofbrauhaus Otto Bahlsen AG kun sidejo en Arnstadt; tiu ĉi akcia societo transprenis la ĝis tiaman Hofbrauerei Bahlsen.

En la 30.4.1921 fonditis pro financaj kialoj Mergel-Bahlsen s.r.l., tamen ambaŭ uzinoj restis memstaraj. Nur la vendado kaj reklamado faritis kune. Afergvidantoj iĝis August Mergell kaj Friedrich Bahlsen. Tiu ĉi entreprenstrukturo restis nur ĝis 1930. En 1932 kelkaj salonoj ceditis al la vaporgrandlavejo Wäscherei Edelweiß. En la 23.7.1937 finfine transdonitis la havaĵoj inkluzive de la ŝuldoj al la lepsika entrepreno Leipziger Bierbrauerei Reudnitz Riebeck & Co. AG. Tio kaŭzis la finon de la akcia kompanio kaj de la firmao Otto Bahlsen.

Biero faritis ankoraŭ ĝis 1940. Post la milito la atelieroj utiligitis i.a. fare de la vitroprilaboranta firmao Heinrich Arlt kaj la vulkanizentrepreno Max Kuhlmeyer.

Vidu ankaŭRedakti

Stadtbrauerei Arnstadt

LiteraturoRedakti

  • Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 198-199