Gabriel Christoph Benjamin Busch

Gabriel Christoph Benjamin BUSCH (naskiĝinta en la 19-a de oktobro 1759 en Arnstadt, mortinta samloke en la 18-a de marto 1823) estis germana teologo.

Vivo redakti

La filo de Johann Benjamin Busch studis teologion en Jena ĝis 1779 kaj fariĝis privata instruisto en Crimmitschau kaj Eisenach. En 1792 li fariĝis paroĥestro de la Nova kirko en Arnstadt, en 1802 diakono kaj konsistoria asistanto, en 1806 finfine superintendanto. Sekvis ankoraŭ la funkcioj de konsistoriano (1811) kaj Eklezia konsilisto (1822).

En la 1811-a jaro Busch responsis pri la eldono de nova kantolibro por Arnstadt, en 1818 sekvis nova Devolibro (Agende). Famis lia prediko en februaro 1816, okaze de la festo pro la pacfaro. Busch ankaŭ havis grandan intereson pri natursciencoj kaj tekniko.

Literaturo redakti

Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 224