Guntero la 41-a (Schwarzburg-Arnstadt)

Grafo Guntero la 41-a de Schwarzburg-Arnstadt, ankaŭ nomite Guntero Militema (latine: bellicosus) (naskiĝinta la 25-an de septembro 1529 en Sondershausen, mortinta la 15-an de majo 1583 en Antverpeno) estis gravega reganto en Arnstadt. Lia patro Guntero la 40-a († 1552) unuigis ĉiujn schwarzburg-ajn posedojn krom la regado de Leutenberg kaj iĝis prapatro de la du postaj grafaj dinastioj de Schwarzburg-Rudolstadt kaj Schwarzburg-Sondershausen. Li konstruigis la akvokastelon Neideck.

Guntero la 41-a de Schwarzburg-Arnstadt
Persona informo
Naskiĝo 25-an de septembro 1529 (1529-09-25)
en Sondershausen
Morto 23-an de majo 1583 (1583-05-23) (53-jaraĝa)
en Antverpeno
Tombo Preĝejo de la Virgulino (Arnstadt) vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio House of Schwarzburg vd
Patro Günther XL, Count of Schwarzburg vd
Gefratoj John Günther I, Count of Schwarzburg-Sondershausen • Albrecht VII, Count of Schwarzburg-Rudolstadt • William I, Count of Schwarzburg-Frankenhausen vd
Edz(in)o Catharine of Nassau-Dillenburg vd
Profesio
Okupo diplomatomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La tombo de Guntero (figuro maldekstre)

Vivo redakti

Ekde 1547 Guntero frekventis la Universitaton de Erfurto sed iris jam en 1549 al Dillenburg ĉe la korton de Karlo la 5-a, kiun li sekvis en aŭtuno 1552 por sieĝi la urbon Meco. Post la subita morto de la patro li revenis ankoraŭ antaŭ la jarfino en la patrujon por transpreni la regadon kune kun sia plenaĝa frato Johano Guntero la 1-a. Jam en decembro 1553 li denove estis sub imperiestraj servoj, en Bruselo gvidante taĉmenton de rajdantaj pistolistoj. Tie li renkontis la unuan fojon Vilhelmon de Oranje-Nassau por kiu li ekservis en junio 1554 kaj kun kiu li ankaŭ amikiĝis. Tio ankoraŭ pliiĝis post la geedzeco.

Inter 1557-59 Guntero batalis kiel kolonelo en la armeo de Filipo la 2-a de Hispanio kaj revenis post la fino de la hispana-franca milito al Arnstadt kie li - same kiel en Sondershausen - rezidis. Ekde 1558 li flegis kontaktojn al la dana reĝo Frederiko la 2-a, kiu komisiis Gunteron peri geedzecinterparolon kun Juliane von Nassau, la bofratino de Guntero. Post malsukcesoj edzperantaj la rilatoj kun Danio eklamis. Tamen Guntero batalis en milito inter Danio kaj Svedio ekde la jaro 1563, same kiel du aliaj parencoj de li.

En 1564 li forlasis la deĵoron por la Danoj, tiel pro la financaj problemoj de la dana reĝantaro kiel pro politikaj problemoj en Arnstadt. La dinastio Wettin provis en tiuj jaroj denove subigi la schwarzburganojn kaj krome la posedo pri la regiono de Leutenburg estis endanĝerata. Do ŝajnis al Guntero favore serĉi la helpon de la imperiestro kaj en 1565 li alproksimiĝis al Maksimiliano la 2-a kiu faris Gunteron imperiestra subkolonelo por la kampanjo kontraŭ la Turkoj. Samtempe la imperiestro konfirmis la dignecon de kvargrafregado kaj la titolon de Sinjoro de Leutenberg.

Kontaktoj kun Vilhelmo de Oranje tamen ne ĉesis. Guntero plurfoje estis en Nederlando okaze de pacinterparoladoj. En 1577 li denove revenis tien por subteni ĉefdukon Matiaso, prefekto de Nederlando. Guntero mortis en Antverpeno. Lia kadavro revenis patrujen per aventura maniero. Li entombigitis en la Kirko Nia kara Sinjorino en Arnstadt. Ĉar li ne havis tronheredanton liaj fratoj ekregis kiuj decidis dividi la regnon.

Graveco redakti

La kaŭzoj por la eksterordinara varieco de militpartoprenado (ebligita ankaŭ per komuna regado de Guntero kun la fratoj) ne estis pure aventuremaj. Malantaŭ tio estis vera plano. La dinastio Schwarzburg estis la ununura kiu postvivis el la malnovaj turingiaj dinastioj kontraŭ la dinastio Wettin. Ili atakitis ege dum la 16-a jarcento. Danke al siaj ligoj kaj kontaktoj en ĉiujn direktojn Guntero povis defendi sian dinastion kaj daŭre asekuri al ĝi la dignecon de imperia rango, kvankam ili ne gajnis voĉdonrajton en al imperia princaro.

Eksteraj ligiloj redakti