Werner Rose
Werner ROSE (naskiĝinta en la 4-a de marto 1897 en Neudietendorf, mortinta en la 17-a de julio 1963 en Bad Godesberg) estis germana teologo.
Werner Rose | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de marto 1897 |
Morto | 17-an de julio 1963 (66-jaraĝa) |
Okupo | |
Okupo | teologo |
Vivo redakti
Li pastoriĝis en 1925. De 1933-56 li estis evangelia pastoro en Angelhausen-Oberndorf. Li apartenis al la Konfesanta Eklezio kiu estis opozicia al la NS-reĝimo, kiel ankaŭ Gotthelf Kummer kaj Friedrich Behr.
En majo 1945 li fariĝis la unua superintendanto kaj gvidis la riparlaborojn postmilitajn ĉe kirkoj en Arnstadt. Li pensiuliĝis en 1956.
Fonto redakti
Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 409.