Konfesanta Eklezio

La Konfesanta Eklezio - germane Bekennende Kirche (BK) - estis opozicia movado de protestantaj kristanoj de Germanio kontraŭ la diktatora reĝimo de Nazia Germanio. Ĝi aparte opoziciis kontraŭ la naziema movado Deutsche Christen, kiu provis instrumentigi la protestantajn ekleziojn de la Germana Regno cele al naziisma propagando.

membrodokumento de la Konfesanta Eklezio, Berlin-Dahlem 1934 (subskribo: Martin Niemöller, antaŭa kaj malantaŭa flankoj)

La Konfesanta Eklezio reagis al tio per distancigo teologia, organiza kaj eduka de la naziisma protestanta organizaĵo, poste ankaŭ per aktiva politika protesto (la "eklezia batalo" "Kirchenkampf"). Ekde sia fondiĝo dum majo 1934 ĝi havis la memkomprenon esti la sola legitima protestanta eklezia tegmenta organizaĵo en Germanio, kaj kreis proprajn gvidajn strukturojn. La organizaĵo estis forta rezistomovado kontraŭ la naziismo en la Germana Regno, sed tamen ne konsistigis unuecan politikan opozician forton kontraŭ la reĝimo. Provizora episkopo de la Konfesanta Eklezio estis ekz. Ernst Otto el Turingio.

Eksteraj ligiloj redakti