Marlishausen

komunumo en Turingio, Germanio

Marlishausen estis la plej granda parto de la unuiĝkomunumo Wipfratal en Distrikto Ilm (Turingio, Germanlando) kun 1.148 loĝantoj en la jaro 2011-a. Ekde la 1-a de januaro 2019 ĝi estas kvartalo de la urbo Arnstadt.

Marlishausen
komunumoparto en Germanio
Administrado
Poŝtkodo 99310
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 49′ N, 11° 1′ O (mapo)50.822811.0144Koordinatoj: 50° 49′ N, 11° 1′ O (mapo) [+]
Alto 309 m [+]
Areo 7,74 km² ( 774 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Marlishausen (Turingio)
Marlishausen (Turingio)
DEC
Marlishausen
Marlishausen
Situo de Marlishausen
Marlishausen (Germanio)
Marlishausen (Germanio)
DEC
Marlishausen
Marlishausen
Situo de Marlishausen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Marlishausen [+]
vdr


Centro de Marlishausen

Geografio redakti

 
Salutas la fervoje vojaĝantojn granda vilaĝonomo ĉestacidome.

Marlishausen kuŝas ĉe la suda rando de la Turingia Baseno ĉe la rivero Wipfra inter Arnstadt, Bösleben-Wüllersleben kaj Stadtilm. La ĉirkaŭaĵoj de Marlishausen estas senarbaraj kaj plejparte kultivadterenaj. Ĝia surfaco estas de 7,74 km², ĝia alteco de 320 metroj super la marnivelo.

Historio redakti

Marlishausen estas tre malnova vilaĝo. La unua endokumenta mencio estis jam en 779. Tiam nomiĝis la komunumo "Marholtesheim". La Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo ankaŭ estas unu el la plej malnovaj kirkoj de tiu ĉi distrikto. Pri ĝi raportitis jam en la jaro 1119-a. Temis pri fruromanika defendokirko kies origo estis modesta kapelo (=la nuna eosta navo en la kirko). Uzis ĝin ankaŭ la Fratio Kalandsherren kies membraro konsistis kaj el laikuloj kaj el klerikuloj. La nuna kirkoturo venis en 1721; en 1720 malkonstruitis ĝia antaŭula turo pro kadukiĝeco.

La pastoro Johann Samuel Ferdinand Blumröder fondis en 1838 vartejon por etaj infanoj, unu el la plej malnovaj infanĝardenoj de la mondo. Subtenis la tuton ankaŭ la dukinpatrino Caroline von Schwarzburg kaj ŝia duka moŝtino Mathilde von Hohenlohe-Öhringen. Por apogadi la instituton la enloĝantaro devis ekde 1854 sendi ĉiujn infanojn tien. La infanĝardeno funkciis ĝis 1920, kiam instalitis lernejo ĉe la sama loko. La ankaŭ hodiaŭ ankoraŭ ekzistanta domo poste uzitis kiel infanĝardeno (denove), loĝejo kaj gastejo. Nuntempe ĝi estas kuracejo. En tuta Eŭropo tiu ĉi infanĝardeno estis, dupa similaj aĵoj en Budapeŝto kaj Fürth, la tria plej malnova. Ĝi eĉ transpaŝis - koncerne la aĝon - la faman infanĝardenon de Friedrich Fröbel en Keilhau proksime de Rudolstadt.

Marlishausen apartenis al la distrikto Amt Käfernburg kaj post ties fino ĝis 1920 al la Distrikto Arnstadt. En la 25.3.1994 formiĝis la grandkomunumo Wipfratal. La administrado tamen ne venis al Marlishausen sed al Branchewinda pro pli centra situo de la laste menciita komunumero.

Ekonomio kaj trafiko redakti

Tre gravis en Marlishausen la agrikulturo. La Ĉevalbredejo landa Moritzburg havas filion tie ĉi. Krome videblas ankoraŭ multaj muelejoj tie ĉi. Proksime de Marlishausen estas la aŭtoŝoseo A71. Ankaŭ fervojlinio preterpasas la lokon. Stratoj kondukas al Arnstadt, Stadtilm, Bösleben-Wüllersleben, Alkersleben, Hausen kaj Branchewinda.

Eta flughaveno troviĝas ne malproksime, en la nordo de Alkersleben, la plej proksima granda flughaveno estas la Flughaveno Erfurt-Weimar. En 2006 muntitis ventenergiproduktejo en la oriento de Marlishausen.

Gravuloj redakti

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti