Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Marlishausen)

La Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (germane: Kirche St. Petri und Paul) troviĝas en Marlishausen, kvartalo de Arnstadt en Germanujo. Administras ĝin la paroĥo de Arnstadt-Ilmenau ene de Evangelia Eklezio en Meza Germanujo.[1]

kirko kun monumento de la falintaj soldatoj kaj paroĥa domo

Historio redakti

Sian unuan mencion la vilaĝa preĝejo havis jam en 1119. Temas pri hala kirko situante elegante sur monteto meze de la vilaĝo. Konserviĝis kelkaj romanikaj restoj. Altarkesto, bildtabuloj kaj aliaj skulptaĵoj datumas el mezepoko.

Post Reformacio en 1533 ekposedas ĝin la dinastio de Schwarzburg. Sekve la tuto ŝanĝiĝis je barokaĵo. En la 17-a jarcento alvenis la galeriaj pentraĵoj. Jarcenton pli malfrue enmetiĝis orgeno kaj ambonvando. La okangula spajro kun lanterno kaj eta pinta supro estiĝis en 1721. Poste estis aranĝitaj nove la fenestroj kaj pordoj.

La du mezoj de la triptiko estas nuntempe la centro de la predikeja vando, kun du malfrumezepokaj bildtabuloj.

Restaŭradlaboroj fariĝis inter 1987 kaj 2004. En 1990 la teretaĝo de la kirkoturo iĝis bapto-kapelo. Sekve ankaŭ la baptujo metiĝis tien.

Notoj redakti

  1. prikirkaj informoj sur eklezidistrikta paĝaro

Eksteraj ligiloj redakti

50.82091711.017611