Brunnenkunst (Arnstadt)

Brunnenkunst (tradukite: Fonta artaĵo) estas nomo de okulfrapa konstruaĵo situanta okcidente apud la Kirko Nia kara Sinjorino en Arnstadt.

Brunnenkunst, antaŭa fasado.
Fone la turoj de la Mario-kirko.

Historio redakti

Estante parto de la ĉirkaŭfortikaĵo ĝi konatiĝis ankaŭ sub la nomoj Sprachhaus estante fakte latrino de monakinoj. En imposta libro de 1412 menciitis ĝi latine kiel necessarium claustralium, germanaj ŝercnomoj estis Gemach der Jungkfraŭen (1430: dormoĉambro de virginoj) aŭ Heymlichkeit bey beate virginen (1442: sekretejo ĉe la Sankta Virgulino).

En 1540 oni raportis unuafoje pri akvorado ĉe fonta domo; kvar jarojn poste oni malkonstruis ĝin kaj konstruis novan ejon. Mankas novaĵoj el la mezo de la 16-a jc kaj la situacio de transiro al fontodomo tial tute malklaras. En 1559 akiris ĝin, post la sekulariĝo kaj vendo al privatulo, la urbo. Ĝi servis kiel akvoprovizejo de la pli supraj partoj de la urbo.

La konstruaĵo ricevis pluan etaĝon en la 1876-a jaro kaj historiisme alikonstruitis. En 1900 nova akvocentralo igis tiun ĉi konstruaĵon superflua. Post mallonga uzo kiel oficejo por la mezuradokontrolo (Eichamt) en 1904, ĝi estis vendejo por laktaĵoj ĝis 1964. Post restaŭrado ĝi iĝis loĝejo (ekde 1980).

Literaturo redakti

  • Manfred Donhof: Stadtführer durch Arnstadt, Arnstadt 1990, p. 14
  • Ulrich Lappe: "Die Arnstädter Stadtmauer", en: AVAU 12/2002, p. 9-11.

Fonto redakti

Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 219-220.