Ettischleben

komunumo en Turingio, Germanio

Ettischleben estis parto de Wipfratal en Distrikto Ilm, Germanio, kun 157 enloĝantojn estante sur alteco de 310 metroj. Ĝi situas ĉ. 6 km for de Arnstadt en regiono kvazaŭ senarba inter Alkersleben norde, Bösleben eoste, Marlishausen sude kaj Dornheim ueste. Temas pri la plej norda ero de Wipfratal. Ekde la 1-a de januaro 2019 ĝi estas kvartalo de la urbo Arnstadt.

Ettischleben
komunumoparto en Germanio
Administrado
Poŝtkodo 99310
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 50′ N, 11° 2′ O (mapo)50.837511.0364Koordinatoj: 50° 50′ N, 11° 2′ O (mapo) [+]
Alto 297 m [+]
Areo 3,49 km² ( 349 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ettischleben (Germanio)
Ettischleben (Germanio)
DEC
Ettischleben
Ettischleben
Situo de Ettischleben

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ettischleben [+]
vdr

Historio redakti

Ettischleben menciitis la unuan fojon inter 750 kaj 779. La vilaĝo ĉiam estis sub influo de proksima Arnstadt.La 1-an de julio 1950 ĝi unuiĝis kun Alkersleben. La 20-an de majo 1963 ĝi aliĝis al Marlishausen kaj la 25-an de marto 1994 kune kun Marlishausen ĝi iĝis parto de Wipfratal.

Konstruaĵoj redakti

  • La protestantisma Preĝejo Sankta Ciriako estas romanika laŭ origino kaj alikonstruitis en la 16-a jarcento. Malfrugotikaj estas la lignaj galerioj kiel ankaŭ la ĥoreja fenestro. Belas interne tabernaklodometo el la malfrua 15-a jarcento, epitafoj por Hans kaj Anna Bodenstein kun pentrita lasta juĝo (post 1591) kaj pilgrimbildo kun scenoj el la vivo de Jesuo Kristo. En 2001 la ejo tegmentitis per ardezo.
  • Lebenshof: en la vilaĝo troviĝas replenfortigejo por homoj havintaj psikologian traktadon.

Ekonomio kaj trafiko redakti

En Ettischleben gravas agrikulturo. Multaj enloĝantoj estas pendollaborantoj farantaj navedon ĉefe en la direkto de Arnstadt. Stratoj unuigas Ettischleben kun Alkersleben, Dornheim kaj Marlishausen, kie troviĝas la plej proksima stacidomo ĉe la fervojlinio inter Arnstadt kaj Saalfeld (Saale).

Gefiloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti