Artohalo de Arnstadt

La Artohalo de Arnstadt (germane: Kunsthalle Arnstadt - Galerie für zeitgenössische Kunst) estas kultura centro en Arnstadt, Angelhäuser Straße nr 1. Establis kaj prizorgas la tuton la societo Arnstädter Kunstverein.

Artohalo de Arnstadt

LandoGermanio
RegionoTuringio
SituoArnstadt

vdr
La Artohalo de Arnstadt, en iama uzino.

Historio redakti

En printempo 2001 superregis ankoraŭ la nura volo fari ion, sed en julio de la sama jaro konkretaj laboroj por kreado de Artohalo komenciĝis. En ne plu uzita malantaŭa produktejo de la poŝlampojfabriko ARTAS oni realigis kun multo da idealismo kaj helpantoj de la Johannes-Falk-projekto de Marienstift Arnstadt kiel ankaŭ per la helpo de multaj sponsoroj la instalon de 816 kvadrametrojn granda Artohalo. Sekve ĝi estas la plej granda siaspece en tuta Turingio.

Priskribo redakti

La fabriko ofertas al la artistoj malavare multan spacon en tri inter si malfermitaj, senseptaj haloj, kun speciala ĉarmo surloka ŝuldita al la iama uzo produktada. La Artohalo Arnstadt estas malfermita al ĉiu ajn formo de altkvalita nuntempa kaj moderna arto.

Krom la ĝenerale nedaŭraj ekspozicioj pri plastikaj artoj kaj laborrondoj okazas dum la tuta jaro ankaŭ diversaj projektoj kun muzikistoj, pentristoj, teatraj artistoj, verkistoj, krome koncertoj, voĉlegadoj kaj eĉ surscenigoj de teatraĵoj. La artistoj venas el la tuta mondo. Ĉe neenlandaj aferoj metatas fokuso speciala sur arto el Hispanlingvio.

Eksteraj ligiloj redakti