Von Bach zu Goethe

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Von Bach zu Goethe (laŭvorte: De Bach al Goeto) estas la nomo de altkvalita migradopado en Turingujo. Estis kuniciatinto de tiu ĉi pado la eksa naturprotektkomisiito de la municipo Arnstadt, Gerhard Pfeiffer (1913-2007).[1]

Ĉe la historia oficejo Amtshaus en Ilmenau finiĝas la migradopado.
Artaĵo de Barbara Neuhäuser, rekte ĉe Bach-Goethe-pado (ene de la kulturprojekto Kunstwanderweg Kleinbreitenbach), proksime de Reinsburg
La kverko Dicke Eiche en Oberpörlitz

Karakterizaĵoj

redakti

La migradopado estas 24 km longa kaj unuigas Arnstadt kun Ilmenau. En la laste menciita urbo Goeto agadis, en la alia Bach; pro tiu la nomo de la pado. Tre alloga estas ĝia varieca monta kaj monteta pejzaĝo, laŭ kiuj sternas sin malnovaj arbaroj kverkaj kaj miksaj. Etapoj etendiĝas tra la pitoreska montoĉeno Reinsberge, Veronika-monto kaj du naturprotektataj teritorioj. Belvidoj ravaj estas garantiitaj super la valon de la rivero Wilde Gera, al la krestoj de la Turingia Arbaro, ĝis la valo Wipfratal kaj tra Ilmenau ĝis la Kickelhahn. La antaŭlasta stacio de la pado estas la t.n. Puto goeta sur la Malnova tombejo de Ilmenau.

Etapoj (elekto)

redakti
  • Haselkoppe: ĝi estas 586 m alta. Surrande troviĝas belvidejo kun vido al Reinsfeld (Arnstadt) kaj Schmerfeld
  • Reinsburg: restoj de muroj kaj fortikaĵoj montras la ekziston de unu el la plej grandaj Gera-burgoj. Tie ĉi estis kontrolitaj kaj protektitaj la armeaj kaj komercaj vojoj de la ĉirkaŭaĵo. Rabkavaliroj tenis ĝin ĝis 1289, kiam la kastelo estis sturmita kaj detruita.
  • Halskappe: pro siaj 605 metroj la pinto estas la plej alta punkto de la tuta migradopado.
  • Veronikaberg: Super Martinroda troviĝas tiu roko el konka kalkŝtono kun la plej grava apero de taksuso norde de la Turingia Arbaro.
  • Dicke Eiche: ĝis 1865 estis tie giganta kverko, laŭ tradicio 1000 jarojn aĝa. Herder kaj Goeto plurfoje vizitis tiun lokon.

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. En 2008 nomitis por li apudpade kabano. Kun sia edzino Annelore li ankaŭ verkis diversajn regionhistoriajn kaj naturrilatajn libretojn, ekz. Erinnerungen eines alten Arnstädters. En 2006 li estis ricevinta honorringon de la urbo Arnstadt pro siaj multaj meritoj.